Ĉinio plu subtenos Afrikon en batalo kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-04-09 14:07:09     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede en telefona konversacio kun sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, ke Ĉinio volas plu subteni afrikajn landojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj helpi al Afriko plialtigi sian kapablon de prevento kaj regado de malsanoj,.

Xi memoris, ke de post kiam la epidemio eksplodis en Ĉinio, la sud-afrika registaro kaj diversaj sekcioj de la sud-afrika socio esprimis en multaj manieroj siajn simpatiojn kaj subtenon al Ĉinio. Li aldonis, ke kamaradeco kaj frateco markas la specialan amikecon inter la du landoj kaj la du regantaj partioj.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi politikan reciprokan fidon kun Sud-Afriko, kaj la du landoj devas kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, antaŭenigi duflankan kunlaboron por pli da progreso kaj plifortigi kunlaboron en tiaj kadroj kiel BRICS-landoj kaj la Grupo 20. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko estas bonaj fratoj, kiuj dividas ĝojon kaj malĝojon. Li aldonis, ke la ĉina flanko sekvis la epidemian situacion en Afriko kaj liveris multajn kontraŭepidemiajn helpojn al Afrika Unio kaj ĉiuj afrikaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Ramaphosa diris, ke Ĉinio bridis la epidemion per rezolutaj kaj fortaj rimedoj, kio starigis ekzemplon por aliaj landoj kaj liveras valoran referencon. Li diris, ke li aprezas la subtenon de Ĉinio al Sud-Afriko kaj Afriko en la pasintaj jaroj, precipe la valoran helpon donitan en la nuna malfacila tempo por ilia batalo kontraŭ la epidemio, kio estas tre grava por ili kaj pliigas ilian fidon pri batalo kontraŭ la epidemio. Ramaphosa aldonis, ke li pretas kunlabori kun Xi por efektivigi la konsenton de la Eksterordinara Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20 kaj antaŭenigi tutmondan solidarecon kaj kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin