Ago nigrigi Ĉinion estas abomeninda

(GMT+08:00) 2020-04-09 18:31:07     Redaktoro:Xiao
La 8an de aprilo, kiam la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo estis intervjuata, li diris, ke ni frontas al granda defio kaŭzita de la nova kronviruso; tio komenciĝis en Wuhan, Ĉinio, kaj Usono tiam provis fari enketon en Ĉinio, sed ne sukcesis.

Pri tio, en la gazetara konferenco de la 9a de aprilo, Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu raportis la nove kronvirusan epidemion al la Monda Organizo pri Sano, sed tio ne signifas, ke la viruso devenis el Wuhan; epidemia malsano povas eksplodi unue en iu ajn loko, urbo kaj lando, sed ĝia origino estas serioza scienca demando, kiun oni devas lasi al sciencistoj kaj medicinaj fakuloj. En la 8a de aprilo la urbo Wuhan, kiu estis fermita dum 76 tagoj, remalfermiĝis, kio fortigas la fidon de ĉiuj landoj en la rezistado kontraŭ la epidemio.

Zhao Lijian rimarkigis, ke la ago nigrigi Ĉinion estas abomeninda. Viruso ne konas landlimon, nek rason, nek socian sistemon. Ĉiu ajn lando devas meti la vivon kaj sanon de homoj sur la unuan lokon, kaj liveri al siaj civitanoj sufiĉan kaj efikan garantion. Sub la gvidado de la Ĉina Komunista Partio Ĉinio jam akiris gigantan sukceson en la batalo kontraŭ la epidemio. Kondamnio kaj riproĉo al alia ne povas forpeli la epidemion. Ni esperas, ke la usona popolo povos kiel eble plej frue venki la epidemion, kaj esperas ankaŭ, ke la usona popolo povos bojkoti la politikigon de la epidemio, nigrigon de Ĉinio, kulpigo de alia, fare de iuj politikistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin