"Devoĵetantoj" celas al MOS kun tri intencoj

(GMT+08:00) 2020-04-09 20:48:56     Redaktoro:Xiao

Lastatempe superuloj de la usona registaro senĉese "ekpafis" al la Monda Organizo pri Sano (MOS). En multaj okazoj usonaj gvidantoj atakis, ke MOS donis "al Usono erarajn konsilojn pri la epidemio", asertante, ke ĝi konsideras haltigi la monan subtenon al MOS. En la 8a de aprilo la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo elbuŝigis, ke oni ne vidis meritojn, kiujn MOS devus fari, kaj minacis, ke ĝi rekontrolos sian budĝetan krediton al MOS.

Ĝuste kiel la brita ĵurnalo Guardian diris en sia raporto de la 8a de aprilo, ke fronte al la epidemia sturmo la usona registaro foje kaj foje negis sian devon, kiu ĝi devus porti sur si, kaj nun Usono faris MOS kiel "propekan kapron". En tiu okazo, kiam la infektiĝoj je la viruso draste Kreskas en la tuta mondo, Usono forĵetas sian devon, kaj tio alportas pezan ŝarĝon al la tutmonda kunlaboro en la rezistado kontraŭ la epidemio.

Fakte, je vido al la temp mov-linio, oni jam scias, kiel palas kaj senfortas la riproĉo de Usono. Kiel la plej grava multflanka organizaĵo pri tutmonda publika sano, la Monda Organizo pri Sano, jam ĉe la eksplordo de la epidemio, komencis teni proksiman kontakton kun Ĉinio, ĝustatempe ricevis la genovicon de la viruso, kaj ekspedis laborantojn al Wuhan por fari esploradon. Surbaze de tiaj aferoj MOS jam en la 30a de junuaro deklaris la epidemion kiel "neatendita publiksana evento internaciskale atentinda", kaj tio fakte estas alarmo farita de MOS al la internacia socio.

Por eviti sian respondecon en la traktado de la epidemio, Usono "ekpafis" al MOS. En februaro de la kuranta jaro la usona registaro jam prezentis al la Parlamento sian budĝetan raporton de la jaro 2021 kaj proponis liveri 58 milionojn da usonaj dolaroj al MOS, dum la sumo de 2020 estas 123 milionoj. Tiutempe en Usono jam aperis protesta voĉo, ke tia faro ne estas deca.

Nun Usono jam fariĝis la "epicentro" de la mondepidemio, kaj tie pli ol 420 mil homoj infektiĝis kaj pli ol 14 mil mortis. Usona gvidanto mem diris: "Viruso estas silenta malamiko", kaj tio estas "malfacila milito". Izolante sin kaj sola batalante, oni destine fiaskos. La sinsekvaj misfaroj de la usona decidantaro jam faris al siaj civitanoj grandegan koston. Ĉu ili daŭrigos siajn erarojn?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin