Novaĵoj (Aprilo 10)

(GMT+08:00) 2020-04-10 16:28:31     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 1,5 milionojn tutmonde; Ĉinio aktive partoprenas en internaciaj klopodoj kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Laŭ donitaĵoj de la usona Universitato Johns Hopkins, ĝis la 9a horo ĵaŭde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 1,5 milionojn, kaj entute 88 415 homoj mortis pro la malsano.

La donitaĵoj montris, ke en Usono la nombro de konfirmitaj kazoj superis 420 milojn. Ĝis la 5a horo ĵaŭde matene laŭ pekina tempo Usono raportis entute 423 135 konfirmitajn kazojn kaj 14 390 mortojn. La kronvirusa epidemio trafis ĉiujn usonajn ŝtatojn, Vaŝingtonan Distrikton de Klumbio kaj eksterlandajn teritoriojn.

Laŭ la plej novaj donitaĵoj publikigitaj de la itala Departemento pri Civila Protekto, la kronvirusa pandemio forprenis 18 279 vivojn en fermita Italio, kaj la totala nombro de konfirmitaj kazoj kalkuliĝis al 143 626 ĝis ĵaŭdo. Tiutage, 610 novaj mortoj estis raportitaj, kaj 1 979 homoj resaniĝis, levante la totalon de resanigitaj pacientoj ĝis 28 470.

Ĵaŭde en regula gazetara konferenco, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis kalumnian paroladon de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, ke kalumnio kaj kondamno ne povas forpeli viruson. Ĉinio deziras, ke la usona popolo kiel eble plej frue venku la pandemion, kaj esperas, ke la usona popolo bojkotos la politikigon kaj kalumniigon de kelkaj politikistoj kontraŭ Ĉinio.

Zhao diris, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu raportis epidemion de pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso. Tamen tio ne signifas, ke la viruso originis en Wuhan. Pandemio povas okazi en iu ajn regiono, lando aŭ urbo de la mondo, tamen kie estas la origino estas tre serioza kaj scienca demando kaj devas esti esplorita de sciencistoj kaj medicinaj fakuloj. La 8an de aprilo, Wuhan nuligis eksteren vojaĝan limigon post 76-taga fermo. Tio plifortigis konfidon de diversaj landoj por venki la viruson. Pli kaj pli multaj homoj rimarkis, ke la agadoj de Ĉinio estas efikaj kaj ĉinaj spertoj estas lernindaj. Iu ajn respondeca lando firme oponas la kalumnian agadon de Usono.

Ĉina diplomato diris ĵaŭde en Ĝenevo, ke Ĉinio aktive partoprenis en internaciaj klopodoj kontraŭ la kronvirusa epidemio, sub la gvidado de la vizio konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Dum parolado en la Virtuala Neformala Konversacio kun la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj de la UN pri la kronvirusa epidemio kaj ĝiaj influoj sur homaj rajtoj, Chen Xu, estro de la Ĉina Misio al la Oficejo de la UN en Ĝenevo, diris, ke Ĉinio faras aktivajn klopodojn por plenumi sian helpan promeson al pli ol 130 landoj kaj organizoj.

Chen diris, ke Ĉinio sendis entute 13 teamojn da medicinaj fakuloj al 11 landoj, kaj okazigis ĉirkaŭ 70 videokonferencojn kun pli ol 150 landoj kaj ankaŭ internaciajn organizaĵojn.

Laŭ la ĉina ambasadoro, en la daŭro de unu monato de la 1a de marto ĝis la komenco de aprilo, ĉirkaŭ 3,86 miliardoj da maskoj, 37 milionoj da protektaj kostumoj kaj 2,84 milionoj da proviloj de la kronvirusa malsano estis eksportitaj el Ĉinio post dogana inspektado.

Chen aldonis, ke Ĉinio faras efektivajn agojn por antaŭenigi internacian publiksanan kunlaboron. Ĉi tio mem estas grava kontribuo al la internacia afero pri homaj rajtoj.

Ĉinio publikigis gvidlinion pri bonigo de la merkat-bazita distribuada mekanismo de produktaj faktoroj celante plifaciligi la liberan kaj ordan fluadon de faktoroj kaj stimuli la merkatan viglecon.

Laŭ la dokumento publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, klopodoj devas esti faritaj por plue profundigi reformon kaj malfermon kaj forigi instituciajn barojn, kiuj malhelpas la liberan fluadon de faktoroj, por starigi solidan fundamenton de altkvalita disvolviĝo,

La dokumento diris, ke Ĉinio antaŭenpuŝos merkatan distribuadon de produktaj faktoroj, inkluzive de tero, laboro kaj kapitalo, kaj samtempe akcelos disvolvadon de merkato de teknologiaj kaj datumaj faktoroj.

La Ministro de Komerco ĵaŭde diris, ke Ĉinio promesis pluan subtenon por helpi siajn firmaojn de eksterlanda komerco kaj minimumigi la influojn de la kronvirusa epidemio sur la sektoro, kiam la viruso trafis la tutmondan ekonomion kaj internacian komercon.

Proparolanto de la Ministerio de Komerco, Gao Feng, diris en reta gazetara konferenco, ke la importado kaj eksportado de la lando pliboniĝis en marto, kaj ankaŭ la rekomenco de laboro kaj produktado de kompanioj pri eksterlanda komerco progresis orde, kaj ke pli ol 76% de ŝlosilaj firmaoj en la sektoro renormaligis pli ol 70% de sia produktkapablo ĝis nun.

Gao diris, ke tamen, parto de la ĉinaj kompanioj pri eksterlanda komerco, precipe tiuj en la tekstila industrio, estis devigita prokrasti aŭ nuligi mendojn, ĉar la viruso disvastiĝis tra la mondo kaj pezigis la tutmondan ekonomion kaj internacian komercon. Li emfazis kunlaboron inter registaroj, kompanioj kaj komercaj organizoj por trakti la mankon de produktaj materialoj de kompanioj pri eksterlanda komerco pro interrompiĝo de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Etiopa akademiulo diris ĵaŭde, ke la helpo de Ĉinio al aliaj landoj en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa malsano akcelas internacian kunlaboron.

Costantinos Bt. Costantinos, kiu funkciis kiel ekonomia konsilisto al Afrika Unio kaj la Ekonomia Komisiono de la UN pri Afriko, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la rolo de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano precipe kontrastas kun tiu de iu lando, kiu malŝatis internacian kunlaboron kaj investis pli politikan kapitalon por kritiki Ĉinion.

La ĉinaj registaro kaj kompanioj ĝis nun donacis plurajn arojn da medicinaj provizaĵoj al ĉiuj 54 afrikaj landoj, ĉar la kontinento luktas kun la kronvirusa epidemio.

Afriko registris pli ol 10 692 konfirmitajn kazojn merkrede, laŭ la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj.

Costantinos rimarkigis, ke la kronvirusa pandemio furiozas en multaj landoj, kaj alvokis la publikon strikte observi prisanajn gvidliniojn por fini la mondan krizon.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, entute 42 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano, 38 el fremdaj landoj, unu nova morto kaj 47 sensimptomaj kazoj estis raportitaj ĵaŭde en la ĉina ĉeftero. La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 81 907. Entute 3 336 homoj mortis pro la malsano, kaj 1 097 sensimptomaj pacientoj estis sub medicina observado.

En la sama tago, ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj diris, ke 85 pacientoj elhospitaliĝis post resaniĝo, kreskigante la totalan nombron de resanigitaj kazoj ĝis 77 455.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin