La 9an de aprilo la oficiala konto "Nature Zirankeyan" en WeChat, de la gazeto Naturo (Nature), publikigis la ĉefartikolon "Ĉesigi la makulon de la kronviruso" (Stop the coronavirus stigma now). Ĝi origine aperis en Naturo en la 7a de aprilo.
En februaro la Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris nomi la malsanon kaŭzitan de la nova kronvirusa kiel "COVID-19", kaj tiu nomo rapide estis adoptita de diversaj prisanaj organizaĵoj en la mondo. Kiam MOS proponis la nomon, ĝi takte atentigis, ke rilatigi la kronviruson kun Ĉinio estas erara.