Ĉinio aktive partoprenas en internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-10 19:38:01     Redaktoro:Xiao

En la 9a de aprilo la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj kun la Alta Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj, Michelle Bachelet, okazigis neoficialan videkunvenon pri eblaj influoj kaŭzitaj de la nove kronvirusa epidemio. Chen Xu, ĉina reprezentanto de UN en ties oficejo en Ĝenevo kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj en Svislando, konigis la staton de Ĉinio pri la aktiva partopreno kaj la internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke Ĉinio plu akcelos la internacian prisanan kunlaboron kaj faros gravan kontribuon por la internacia afero pri homaj rajtoj.

Chen Xu rimarkigis, ke Ĉinio tenas la koncepton pri la sortkomunumo de la homaro, aktive partoprenas en la internacia kontraŭepidemia kunlaboro. La prezidanto Xi Jinping ĉeestis la pintkunvenon de gvidantoj el G20 pri la epidemio kaj faris gravan paroladon, kaj telefone interparolis kun ŝtatestroj aŭ respondeculoj de pli ol 20 landoj kaj internaciaj organizaĵoj, kaj tio montras, ke Ĉinio volonte dividas kun aliaj landoj siajn sciojn kaj spertojn pri la rezistado kontraŭ la epidemio kaj liveras siajn eblajn subtenon kaj helpon al tiuj landoj, kiuj bezonas ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin