Iuj usonanoj ja estas veraj "artifikuloj"

(GMT+08:00) 2020-04-10 20:36:38     Redaktoro:Xiao

Por "forĵeti sian respondecon" iuj usonanoj faris ĉiajn eblojn ataki Ĉinion. Lastatempe, aperis alia absurda diro, ke "Ĉinio faris falsan raporton pri la skalo de la nove kronvirusa epidemio kaj pri la nombro de mortintoj". En la 8a de aprilo la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo refoje kalumniis, ke Ĉinio kaŝis la donitaĵojn, kion renkontis serioza rebato de proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĉar la vortoj de Mike Pompeo estas senbazaj kaj trompaj

En Ĉinio estas antikva proverbo, tio estas, "ludi la ludon de ŝtelisto krianta "Kaptu ŝteliston!". Tiu frazo ĝuste taŭgas por Mike Pompeo. Antaŭ la epidemio iuj usonanoj ja estas veraj "artifikuloj".

Laŭ la malkovro de la usona ĵurnalo New Jork Times, jam en januaro la usona kuracistino Helen Chu komencis fari alarmon pri la epidemio en Usono, kaj en februaro prezentis la rezulton de medicina ekzameno al usona administracio, sed la aŭtoritatoj ordonis ne lasi aliajn sciiĝi pri tio".

La 2an de marto la usona Centro pri Kontrolo kaj Prevento de Malsano deklaris ĉesigi publikigi donitaĵojn koncernajn al la nombro de testitoj kaj mortintoj. Kaj pli frue ol tio eĉ aperis skandalo, ke partaj testiloj disdonitaj de tiu ĉi centro estas senefikaj kaj la nombro de testiloj ankaŭ ne sufiĉas. Usonaj retanoj rekte akuzis, ke la centro "kaŝas la epidemion".

Iuj usonanoj ne ekzamenas sin mem en tio, ke ili kaŝas la epidemion, kaj tio donis grandan perdon de vivo kaj sano al usonaj civitanoj. Sed male, ili riproĉas Ĉinio. Ĉu ili havas virton?

En la 7a de aprilo alta reprezentanto de la Monda Organizaĵo en Ĉinio klarigis la kaŭzojn, kial en Ĉinio la mortokvanto estas pli malalta ol en aliaj landoj, ĉar en la komenco de la epidemio Ĉinio faris pli vasta teston. Kaj tio pruvas, ke la donitaĵoj publikigitaj de Ĉinio estas ĝustaj kaj travideblaj.

Sed tiuj homoj, kiel Mike Pompeo, ignoras la faktojn kaj sciencon. En iliaj okuloj la savo de vivo ne estas la unua tasko, sed la politiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin