Bill Gates akceptis intervjuon de ĈMG

(GMT+08:00) 2020-04-10 20:46:48     Redaktoro:Xiao

La 27an de januaro la Fonduso de Bill& Melinda Gates deklaris liveri urĝan monhelpon de 5 milionoj da usonaj dolaroj al Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Poste la fonduso promesis monhelpon de 100 milionoj da usonaj dolaroj por akceli medicinan esploradon pri la viruso.

Ĵaŭde Bill Gates akceptis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo, kaj diris, ke li ĝoje vidas la bonan rezulton de la ĉinaj rapidaj reagoj en la rezistado kontraŭ novkronvirusa malsano, kaj ke en Ĉinio la ĉiutaga vivo kaj laboro renormaliĝas laŭgrade.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio estas la unua lando kiu alprenis rimedojn por kontraŭbatali la epidemion. Ĉinio unua vizaĝas al granda defio, ĉar la homaro tute ne konas la malsanon. Nuntempe, Ĉinio pene helpas aliajn landojn, kiujn suferas la influon de la epidemio, kaj ekspedis medicinajn grupojn kaj provizaĵojn al ili, la agado vere forte ŝanĝas kaj plibonigas la internacian situacion de la epidemio en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin