La kronvirusa epidemio trafis ĉiujn usonajn subŝtatojn

(GMT+08:00) 2020-04-10 21:03:43     Redaktoro:Xiao

Laŭ donitaĵoj de la usona Universitato Johns Hopkins, en Usono la nombro de konfirmitaj kazoj superis 420 milojn. Ĝis la 5a horo ĵaŭde matene laŭ pekina tempo Usono raportis entute 423 135 konfirmitajn kazojn kaj 14 390 mortojn. La kronvirusa epidemio trafis ĉiujn usonajn ŝtatojn, Vaŝingtonan Distrikton de Kolumbio kaj eksterlandajn teritoriojn. Usono fariĝas la epicentro de la tuta mondo.

La donitaĵoj montras, ke ĝis la 9a horo ĵaŭde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 1,5 milionojn, kaj entute 88 415 homoj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin