Sciencistoj mapis disvastiĝon de kronviruso

(GMT+08:00) 2020-04-11 16:11:19     Redaktoro:Xiao

La nova kronviruso (COVID-19) variis ekde sia eksplodo, kaj sciencistoj provis spuri ĝiajn originojn kaj antaŭvidi ĝian eventualan disvastiĝon en la estonteco.

La Universitato de Kembriĝo antaŭ nelonge publikigis disertaĵon, kiu asertas, ke la originaĵo de la viruso, plej proksime rilata al tiu trovita el manisoj kaj vespertoj, estis nomita de la sciencistoj kiel "Tipo A", kiu ofte troviĝas en Usono kaj Aŭstralio. Tipo A variis al Tipo B kaj ĉi lasta evoluis al Tipo C, kiu ĉefe disvastiĝis al Eŭropo.

La sciencistoj rimarkis, ke Tipo B estis preskaŭ ekskluzive trovita en Orienta Azio. La viruso cirkulanta en la teritorio de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan, apartenas al tiu ĉi tipo.

La studo, kondukita de sciencistoj el la Universitato de Kembriĝo, la Universitato de Kiel kaj aliaj institutoj de Germanio kaj Britio, povas esti uzita por mapi la disvastiĝon de la novkronviruso tra la mondo.

La disertaĵo estis publikigita en la periodaĵo de la usona Nacia Akademio de Sciencoj.

La esploristoj poste konkludis, ke la unua transmisio de la viruso al homoj okazis inter la mezo de septembro kaj komenco de decembro, 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin