Nombro de mortoj pro COVID-19 superas 100 000

(GMT+08:00) 2020-04-11 16:12:23     Redaktoro:Xiao

Laŭ donitaĵoj de la usona Universitato Johns Hopkins, ĝis vendreda posttagmezo pli ol 100 000 homoj en la tuta mondo mortis pro la novkronvirusa malsano.

Interaga mapo de la Centro por Simtemscienco kaj Inĝenierio de Universitato Johns Hopkins montris, ke la nombro de mortintoj atingis 100 376 ĝis la 13-a horo kaj 30 minutoj laŭ orient-usona tempo.

Laŭ la donitaĵoj, entute 1 650 210 konfirmitaj kazoj estis raportitaj en la tuta mondo. Italio havis la plej grandan nombron de mortoj, je 18 849 el 147 577 kazoj. Usono raportis 475 749 konfirmitajn kazojn kun 17 925 mortoj.

Ankaŭ en Hispanio kaj Francio pli ol 10 000 homoj mortis.

Pli ol 368 000 pacientoj de la kronvirusa malsano (COVID-19) en la tuta mondo resaniĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin