Xi emfazas gravecon de sekureco en produktado

(GMT+08:00) 2020-04-11 16:12:57     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping vokis pli intensan superrigardon al la sekureco en produktado por efike gardi la sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de la popolanoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke kiam nia lando rekomencas laboron kaj produktadon, estas necese plifortigi monitoradon kaj leĝ-plenumadon por sekureco en produktado per diversaj manieroj kaj efektivigon de respondeco de entreprenaj entoj. Li diris, ke aŭtoritatoj devas firme gardi la bazlinion de sekureco en produktado.

Rimarkinte, ke la lando faris progreson pasintajare pri sekureco en produktado, kun malaltiĝinta nombro de akcedentoj, Xi diris, ke multaj riskoj restis kaj granda kvanto da laboro ankoraŭ atendas nin.

Xi emfazis, ke diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas doni altan prioritaton al sekureco en produktado. Li aldonis, ke aŭtoritatoj ne devas neglekti sekurecon dum fokusiĝo sur disvolvado.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris instrukcion pri sekureco en produktado.

Tiuj instrukcioj estis faritaj en nacia telekonferenco pri sekureco en produktado okazinta en Pekino vendrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin