Xi promesas daŭrigi helpon al Argentino en prevento de COVID-19

(GMT+08:00) 2020-04-11 16:36:52     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la ĉina flanko estas preta daŭrigi interŝanĝon de spertoj pri prevento kaj regado de la novkronvirusa malsano kun Argentino kaj liveri helpon laŭ sia kapablo.

Xi faris la rimarkojn en lastatempa interŝanĝo de mesaĝoj kun argentina prezidento Alberto Fernandez.

Xi, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, esprimis sincerajn simpatiojn al la registaro kaj popolo de Argentino, kiuj batalas kontraŭ la novkronvirusa epidemio.

Xi diris, ke la ĉina flanko firme subtenas la klopodojn de la sud-amerika lando kontraŭ la eksplodo de la novkronvirusa epidemio kaj jam sendis al Argentino provizaĵojn rilatajn al prevento kaj regado de la epidemio. Li aldonis, ke la dulandaj specialistoj jam faris interŝanĝon de spertoj pri batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭrigos sian interŝanĝon de spertoj pri prevento kaj regado de la novkronvirusa malsano kun Argentino kaj liveri helpon laŭ sia kapablo.

En sia mesaĝo al Xi, Fernandez esprimis sian aprezon al la forta subteno de Ĉinio kaj diris, ke Ĉinio montris fortan gvidantecon kaj kapablon en batalo kontraŭ la epidemio kaj starigis ekzemplon por lia lando.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio havas la plej profesiajn spertojn en prevento kaj regado de epidemioj, kaj tiuj spertoj estas lernindaj por Argentino. Li aldonis, ke li firme kredas, ke la duflanka kunlaboro en batalo kontraŭ la epidemio plu profundigos la amikajn kaj reciproke utilajn rilatojn inter la du popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin