La politika celo malantaŭ "buŝa helpado" de Mike Pompeo

(GMT+08:00) 2020-04-11 19:18:55     Redaktoro:Xiao
Lastatempe Usono refoje promesis fari eksteran helpadon. Usona ŝtata sekretario Mike Pompeo diris, ke Usono liveros financan helpon al la tuta mondo je 225 milionoj da usonaj dolaroj por batali kontraŭ la epidemio de COVID-19. Li fiere diris, "Neniu lando estas tiel malavara kiel Usono". Tamen la demando estas: Ĉu la helpado realiĝos?

Nun ni iom kalkulu. Komence de februaro. Pompeo diris, ke usona registaro liveros financan helpon al Ĉinio kaj aliaj landoj je 100 milionoj da usonaj dolaroj. En la fino de marto, li refoje deklaris, ke Usono kontribuos 274 milionojn da usonaj dolaroj por ekstera helpo. Kvankam mono de la dua fojo estas plimulta ol la unua, tamen homoj trovis, ke estas iom stranga.

Unue, la tiel nomata helpa mono je 274 milionoj da usonaj dolaroj fakte inkluzivas la antaŭajn 100 milionoj. Ripeta kalkulo estas vortludo.

Due, inter la 174 milionoj da usonaj dolaroj, kiujn Usono planis kontribui, 64 milionoj da usonaj dolaroj devas esti donitaj al Oficejo de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, la resta mono estos dividita al 64 landoj kaj gajno de ĉiuj landoj estas limigaj.

Kaj la plej ŝlosila demando estas: Ĉu la mono jam estis plenumitaj? Lastatempe proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris: "Mi neniam vidis centonon." Krome ankaŭ la Usona Agentejo pri Internacia Evoluo promesis liveri financan helpon al Ĉinio, tamen la promeso neniam realiĝis.

Resume la "financa helpo" de Usono dum la epidemio estas "buŝa helpado". Tamen Pompeo ankoraŭ fanfaronis, ke la helpa kapitalo de Usono al internacia komunumo dum la epidemia periodo estas pli granda ol Ĉinio. Pri lia publika mensogo, proparolanto de ĉina MInisterio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke ŝtata sekretario Pompeo kalkulis la kapitalon ekde 1948, tio estas tre interesa.

La helpado de Ĉinio ĉiam tenas la ideon pri protekto de homa vivo kaj humanisman spiriton. Tamen Pompeo kaj aliaj homoj estas maltrankvilaj pro tio kaj atakis, ke la helpado de Ĉinio konsideras pri geopolitiko, kaj atakis, ke Ĉinio celas "maskan diplomation". Washington Post publikigis artikolon montrante, ke Pompeo intencas bloki la ĉinan helpon al aliaj landoj, pro tio, ke la usona registaro ne povis tion fari.

Nuntempe la tutmonda batalo kontraŭ epidemio estas tre urĝa kaj bezonas solidarecon, kunlaborn kaj sinceran helpon, sed ne politika kalkulo kaj semo de malkonkordo. S-ro Pompeo, bonvole ĉesigu la aĉan "buŝan helpon". Nun ĉiuj landoj observas, kiam realiĝos financa helpo promesita de Usono?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin