Sinsekvaj pardonpetoj – aŭroro de racieco?

(GMT+08:00) 2020-04-11 19:20:44     Redaktoro:Xiao
En la 7-a de aprilo la internacia scienca gazeto Naturo publikigis ĉefartikolon kun la titolo "Ni ĉesu makuli per kronviruso nun" kaj pardonpetis pro tio, ke ĝi iam rilatigis la novkronviruson kun Wuhan. La ĉefartikolo diris, "La pandemio fuelas ŝokajn rasismon kaj diskriminacion, precipe kontraŭ la azia popolo. Edukado kaj esplorado pagos la koston."

La ĉefartikolo diris ankaŭ, "En februaro de la kuranta jaro la Monda Organizo pri Sano donis nomon al la malsano kaŭzita de la nova kronviruso kiel "COVID-19", kiu poste estis rapide uzata de diversaj organizoj en komunikado de publiksanaj informoj. Elmetante la nomon, la Monda Organizo pri Sano milde avertis al iuj homoj kaj organizoj, kiuj erare rilatigis la novkronviruson kun Wuhan kaj Ĉinio, kaj Naturo estis unu el ili. Ni eraris kaj petas pardonon pro tio."

En la sekva tago Naturo publikigis la saman enhavon per siaj kontoj en transmaraj sociaj retejoj.

En la 9-a de aprilo Naturo aperigis la ĉinlingvan tradukon de la ĉefartikolo per sia oficiala konto en Wechat.

Antaŭe la gazeto rekte rilatigis la novkronviruson kun Wuhan kaj Ĉinio kaj pro tio ĝi pardonpetis. Ĝi diris, ke kiam nun ĉiuj landoj klopodas por bridi la disvastiĝon de la kronviruso, iuj politikistoj persistas en siaj eraraj vidpunktoj kaj daŭre kulpigas Ĉinion pri la malsano. Ankaŭ malmultaj politikistoj de kelkaj landoj, inkluzive de Britio, asertis, ke Ĉinio estas respondeca pri la pandemio.

La ĉefartikolo vekis grandan eĥon ĉe la legantoj. Multaj el ili opinias, ke oni nun devas ĉesi makuli Ĉinion per la kronviruso.

En tri tagoj Naturo petis pardonon. Ĉu tio ne estas aŭroro de racieco?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin