En kia kongreso vi volas partopreni?---- Intervjuo kun Amri Wandel pri virtuala kongreso

(GMT+08:00) 2020-04-11 14:18:18     Redaktoro:Pluveta

Laŭ la informo publikigita en la 4a de aprilo en la oficiala retejo, UEA planas prokraston de la UK en Montrealo (https://uea.org/gk/861a1). Anstataŭ la ĉi-jara Kongreso UEA konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo. Do kia estos tiu "virtuala evento"? Kiamaniere ĝi okazos? Pri tiuj demandoj Ĉina Radio Internacia faris intervjuon kun nia malnova amiko Amri Wandel, estrarano de UEA. Li rakontis sian imagon kaj proponojn pri la virtuala evento.

Pluveta: Pri la virtuala evento, ĉu vi kaj viaj kolegoj jam havas iujn konkretajn planojn? Ekzemple, pri la nomo, dato, tempodaŭro de la evento?

Amri: Atendas nin projekto kiun UEA neniam antaŭe provis realigi: ene de tri monatoj pretigi virtualan eventon, kiu plenigu la vakuon de la prokrastita UK en Montrealo. La planoj ankoraŭ estas en tre komenca fazo. La Estraro pensas pri virtuala evento, kiu okazu dum unu aŭ eĉ du monatoj ĉirkaŭ la kutima UK-tempo. Por apartigi ĝin de la tradicia UK oni proponis nomi ĝin "festivalo".

Pluveta: Per kiu kanalo la organizantoj okazigos la virtualan eventon? Ĉe Facebook, Youtube aŭ aliaj?

Amri: Estas pluraj retaj kanaloj. Vivaj prelegoj plej taŭge povas okazi per Zoom aŭ Skype, dum por amasaj kunvenoj kaj koncertoj verŝajne pli taŭgos la viva kanalo de Facebook aŭ Youtube.

Pluveta: Iuj sociaj komunikaj aplikaĵoj, ekzemple Facebook, Youtube, ne povas esti uzeblaj en Ĉinio, ĉu vi proponos al la organizantoj uzi la aplikaĵon Wechat?

Amri: Certe ni devos apliki tiun eblecon, por niaj Ĉinaj virtualaj partoprenontoj. Simile oni aplikis duoblan platformon por mia kurso pri Astronomio en la Universitato de Esperanto, https://universitato.info/astronomio.htm, registrita antaŭ ok jaroj en Pekino, parte en studio de ĈRI: la lecionoj estas haveblaj en youtube kaj paralele en youku.

Pluveta: Ĉu la virtuala UK estos senpaga aŭ ne? Se oni jam pagis por la UK en Montrealo, ĉu oni povos sen krompagi partopreni en la virtuala kongreso?

Amri: Ni ankoraŭ ne diskutis tiun aspekton. Mi opinias, ke ĉar la virtuala kongreso estas unuafoja evento kaj ekperimenta projekto, kaj ĉar ni volas havi kiel eble plej amasan partoprenon, la evento prefere estu senpaga aŭ kun simbola kotizo. La homoj ankoraŭ ne konas tiuspecan aranĝon, kaj eble hezitos pagi multe. Cetere reta spektado ofte estas senpaga. Por utiligi ĝin ankaŭ kiel reklamilo por Esperanto al la ektera mondo, estus bona ideo lasi publikan liberan aliron, almenaŭ al elektitaj programeroj.

Pluveta: Laŭ via opinio, ĉu la enhavo kaj tagordo de la virtuala kongreso devas esti simila al la normala UK? Ekzemple ĉu okazos la inaŭguro, nacia vespero, aŭkcio, ekskurso kaj tiel plu dum la virtuala kongreso? Kiamaniere realigi tiujn enhavojn? Ĉu ekzistos malfacilaĵoj kaj defioj?

Amri: Tio estas grava kaj kompleksa demando, kun longa respondo. Ne estas bezonata, verŝajne ankaŭ ne ebla reprodukti ĉiujn tradiciajn programerojn de la UK ankaŭ en la virtuala kongreso. Tamen, por konservi la UK-etoson ni provu rekonstrui plurajn el la ĉefaj aŭ plej tipaj UK-elementoj. Cele al la virtuala kongreso mi verkis dokumenton kun pluraj ideoj kaj proponoj, kiu i.a. listigas 26 el la plej konataj programeroj de la tradicia UK, kun komentoj kiel ev-e transformi ilin al retaj eventoj. Jen alfabete kelkaj el ili:

Aŭkcio – Oni povas peti kontribuojn anticipe. Ĉar estas ege bunta kaj populara amasa evento, kiu povas esti bonega propagandilo ankaŭ por ne e-istoj, prefere okazigi ĝin per Facebook-viva, kie la nombro de spektanoj ne estas limigita. La aŭkciisto kiel ĉiam estu Humphrey Tonkin!

(Virtualaj) Ekskursoj – eblas fari virtualajn ekskursojn al la tuta mondo, helpe de e-istoj kiuj montros al la partoprenantoj famajn turismaĵojn en sia urbo aŭ lando. Ekzemple, mi povos ĉiĉeroni ekskurson al Malnova Jerusalemo, efektive promenante surloke.

Internacia Kongresa Universitato – La prelegoj povas okazi per Zoom, kiu ankaŭ havas integran eblecon por montri prezentaĵojn kaj ilustraĵojn kaj realtempe ricevi kaj respondi demandojn voĉajn kaj skribajn. Mi proponis konservi la elektitajn ĉi-jarajn IKU-prelegantojn ankaŭ por la venonjara UK, tiel ke ni povos dufoje ĝui la prelegojn, ĉi-jare rete kaj en la venonta surloke. Kiel kunredaktoro de la IKU-libro mi jam nun povas diri, ke ĝi aperos ĉi-jare rete, kaj venontjare estos havebla ankaŭ papere.

Inaŭguro – unu el la plej tipaj kaj amase partoprenataj UK-programeroj. Eblas inviti gravulojn saluti perrete. Ankaŭ povas okazi reta saluto nome de familio Zamenhof. La salutoj de landaj reprezentantoj estas ege popularaj, sed eble la virtuala kongreso estas bona okazo pripensi alian formaton. Ekzemple unu reprezentanto salutu por ĉiu kontinento.

Internacia Vespero – eblas inviti anticipe registritajn erojn el diversaj landoj, estos reĝisoro, kiu elektos kaj kun metos la diversajn kontribuojn kaj prezentantojn, kiuj invitu la kontribuojn kaj faros komentojn kiel dum la UK.

Junulara Programo – ni povas komisii al TEJO kunmeti junularan programon. Por ne kolizii kun la cetera programo ĝi povas okazi en certaj semajnaj tagoj tuttage aŭ/kaj en certaj horoj.

Klerigaj Lundoj – indas reprodukti tiun popularan prelego-serion, kiu jam de multaj jaroj okazas dum la kongresa lundo. En la virtuala aranĝo ĝi povas simbole okazi ĉiun lundon.

Koncertoj – oni povas inviti artistojn prezenti vivajn koncertojn per Facebook-viva, aŭ registri per Youtube speciale por la virtuala kongreso. Povas esti bona okazo por amase reklami la Esperanto-muzikan kulturon en la interreto.

Kongresa Temo – povas resti la sama temo kaj la reĝisoro jam fiksita por 2020. Simile al dum la UK ĝi konsistos el serio de prelegoj, ev-e paneloj pri certaj subtemoj. Zoom havas la eblecon virtuale dividi la spektantojn al pluraj grupoj, kiuj povas diskuti interne de la grupo kaj poste reveni al la pleno. Ĝi povas imiti la formaton de diskutgrupoj kiun oni ofte aplikas diskutante la Kongresan Temon dum la UK.

Lerneja(j) Tago(j) – ni kunorganizu ĝin kun ILEI, kies kongreso povas fariĝi parto de la virtuala festivalo. Nature ankaŭ ĝi ne devos esti limigita al unu tago, sed povas okzi plurfoje en la sama tago de la semajno, ekzemple mardo kiel dum la UK.

Libroservo – povas funkcii rete kiel efektive oni povas mendi ĉe la Libroservo de UEA tutjare, sed oferti specialajn kongresajn rabatojn, aparte por retaj libroj kaj revuoj.

Movada Foiro – meritplena, ideala por la VK, ĉar plej bone demonstras la agadon kaj buntecon de la E-movado. Ĝia ĉiama organizantino, Anna Lowenstein, nature engaĝiĝu. La prezentantoj povas prepari afiŝon aŭ bildon, kiu plej taŭge reprezentu sian grupon, landon aŭ asocion kaj ĉiu povas virtuale viziti, eĉ aliĝi al kunveneto ĉe la virtualaj tabloj, kiuj tion ofertos. Anna (aŭ iu alia) povas doni vivan superrigardon virtuale promenante inter la budoj.

Pluveta: Ĉu ĉiuj estraranoj subtenas okazigi la virtualan kongreson? Ĉu iuj havas oponan opinion?

Amri: Ĉuj kolegoj subtenas la okazigon de virtuala evento anstataŭ la ĉi-jara UK, kiu devas esti prokrastita pro la koronvirusa pandemio. Estos ankaŭ pluraj eksteraj kunlaborantoj kaj heplantoj. Ĉiuj teamanoj entuziasmas pri la pionira laboro kaj esperas, ke la virtuala kongreso provizos bonan kompenson kaj malfermos novajn eblecojn ankaŭ por la estontaj kongresoj.

Jam baldaŭ estos okazo sperti virtualan eventon, kiun UEA planas okazigi anstataŭ la 52-a Malferma Tago.

Oni diras, ke post la koronvirusa pandemio multaj aspektoj de nia vivo ne revenos al tio, kio ili estis antaŭe. Ni esperu, ke tio aplikos - en la pozitiva senco - ankaŭ al la niaj kongresoj kaj al Esperantujo.

Karaj samideanoj en Esperantujo, kia estas via imago de "virtuala kongreso"? En kia virtuala kongreso vi volas partopreni? Bonvole sendu viajn proponojn al ĈRI aŭ UEA. Eble via kreiva ideo helpos desegni la estontajn kongresojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin