MOS: Pli ol 22 000 medicinaj laborantoj infektitaj per COVID-19

(GMT+08:00) 2020-04-12 16:07:27     Redaktoro:Xiao

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris sabate, ke la novkronvirusa pandemio trafis pli ol 22 000 medicinajn laborantojn de 52 landoj kaj regionoj.

Laŭ ĝia ĉiutaga raporto pri la situacio, 22 073 kazoj de medicinaj laborantoj estis raportitaj al la MOS ĝis merkredo, la 8-a de aprilo.

La raporto diris, ke la nombro probable devas esti pli granda, ĉar ĝis nun ne estas mekanismo raporti pri infektoj de medicinaj laborantoj al la MOS.

Primaraj rezultoj montras, ke medicinaj laborantoj estas infektitaj ambaŭ en la laborejo kaj en la komunumo, plej ofte de infektitaj familianoj.

Por protekti frontliniajn medicinajn laborantojn, la MOS emfazis ĝustan uzon de personaj protektaj ekipaĵoj, kiaj maskoj, okulvitroj, gantoj kaj vestoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin