Nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 1,7 milionojn tutmonde

(GMT+08:00) 2020-04-12 17:02:16     Redaktoro:Xiao

Laŭ donitaĵoj de la usona Universitato Johns Hopkins, ĝis la 9a horo sabate antaŭtagmeze laŭ loka tempo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 1,7 milionojn, kaj entute 103 874 homoj mortis pro la malsano, kaj 389 374 homoj resaniĝis.

La donitaĵoj montris, ke ĝis la 4a horo dimanĉe matene laŭ pekina tempo Usono raportis entute 519 453 konfirmitajn kazojn kaj 20 071 mortojn. La kronvirusa epidemio trafis ĉiujn usonajn ŝtatojn.

Laŭ la plej novaj donitaĵoj publikigitaj de la itala Departemento pri Civila Protekto, la kronvirusa pandemio forprenis 19 468 vivojn en enfermita Italio, kaj la totala nombro de konfirmitaj kazoj kalkuliĝis al 152 271 ĝis sabato. Tiutage, 619 novaj mortoj estis raportitaj, kaj 2 079 homoj resaniĝis, levante la totalon de resanigitaj pacientoj ĝis 32 534.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin