Dekmiloj da usonaj medicinaj laborantoj maldungitaj

(GMT+08:00) 2020-04-12 17:18:38     Redaktoro:Xiao

Ĝis la 21-a horo kaj 25 minutoj de la 10-a de aprilo laŭ loka tempo, la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono superis 500 000 kaj pli ol 18 000 homoj mortis. La nombro de konfirmitaj kazoj nur en Nov-Jorkio jam superis tiun en ĉiu alia lando.

En la sama tago Kolumbia Brodkasta Sistemo (KBS) en sia matena programo raportis, ke pro la novkronvirusa malsano la mortintoj superis la kapaciton de hospitalaj kadavrejoj, kaj la registaro povis fari nenion alian ol fosi tranĉeojn en la plej granda publika tombejo sur la insulo Hart, kiu havas la historion de 150 jaroj, por enterigi nekonatajn kadavrojn.

La ŝokita publiko denove fokusiĝis al la problemoj vizaĝataj de la usona medicina sistemo. Ekde la eksplodo de la epidemio usonaj mediatoj ne ĉesis diskuti pri la temo. Tamen ĉi-foje oni ne plu diskutis pri manko de protektaj ekipaĵoj por medicinaj laborantoj, sed pri tio, kial ili estis maldungitaj.

Lastatempe usonaj mediatoj, kiaj the New York Times, Business Insider kaj Vox, ekatentis la demandon pri maldungado de medicinaj laborantoj en usonaj hospitaloj.

Laŭ raporto de Vox, en la unua monato ekde la eksplodo de la novkronvirusa malsano ĉirkaŭ 43 000 medicinaj laborantoj estis maldungitaj. Tiu fenomeno estis ege nenormala. Kutime kiam malboniĝis la ekonomia situacio, oni ne multe maldungis medicinajn laborantojn. Sed en ĉi-foja epidemio la senlaboreco de medicinaj laborantoj kreis novan rekordon de la lastaj 30 jaroj.

Unuflanke multaj pacientoj de la kronvirusa malsano atendis kuracadon, aliflanke hospitaloj grandakvante maldungis laborantojn. Kial?

La mediatoj analizis, ke la fenomenon kaŭzis financa malfacilo de hospitaloj.

Sendube la usona publiko daŭre atentas la sekvan paŝon de la registaro. Kun kresko de la konfirmitaj kazoj la usona medicina sistemo eble vizaĝos pli rigoran defion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin