Ĉina ambasadoro refutis usonan akuzon pri kaŝado de epidemia situacio

(GMT+08:00) 2020-04-12 18:51:09     Redaktoro:Xiao

La 3an de aprilo en Vaŝintono ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai akceptis intervjuon de Ian Bremmer ĉe semajna elsendo Gzero World, kiu estis elsendita sabate de la usona Publika Televido.

Dum la intervjuo, Cui refutis akuzojn el iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj pri tio, ke Ĉinio kaŝis amplekson de la eksplodo de COVID-19. Samtempe li donis multajn faktojn al la publiko.

"Nun ni pensu pri tio, ke Ĉinio estas tiel granda lando kun tiel grandega loĝantaro. Ĉiuj ne povas kaŝi kazojn de tiu serioza viruso, ĉar se vi havas pacientojn, ili ĝuste estas pacientoj. Se homoj estas infektitaj, ili ĝuste estas infektitaj. Kiel vi povas kaŝi ilin? " Cui diris.

Fakte, Ĉinio komencis ĉiutagan raportadon "en tre frua stadio de la krizo", li diris, aldonante, ke la lando ankoraŭ faras ĉiutagajn informojn al la publiko pri la novaj nombroj de traktitaj kazoj, konfirmitaj kazoj, ktp.

"Kaj komence de januaro Ĉinio jam trovis scion pri genomaj sekvencoj de la viruso. Ni dividis ĝin kun la tuta mondo", Cui diris.

"Ni eĉ publikigis ĉiujn efikpovajn rimedojn pri traktado kaj plu novigas ĝin de tempo al tempo, inkluzive de uzado de ĉina tradicia medicino por trakti la pacientojn.", Cui diris.

Krome, Cui prezentis ankaŭ detalajn templiniojn de ĉina reago al la novkronvirusa malsano, skizante ĉefajn faktojn kaj rimedojn, kiujn Ĉinio prenis en la tutmonda konlaboro por kontraŭbatali la viruson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin