Racieco fine venkos antaŭjuĝon

(GMT+08:00) 2020-04-12 18:52:05     Redaktoro:Xiao

En sinsekvaj tri tagoj, la 7-a, 8-a kaj 9-a de aprilo, respektive en sia oficiala retejo, la socia retejo Twitter kaj sia oficiala konto en Wechat, la monde pintklasa scienca gazeto Naturo publikigis ĉefartikolon kun la titolo "Ni ĉesu makuli per kronviruso nun" kaj pardonpetis pro tio, ke ĝi iam rilatigis la novkronviruson kun Wuhan kaj Ĉinio. La ĉefartikolo diris, "Nia tiama faro ja estis erara, kaj ni volonte prenos respondecon pri tio. Ni petas pardonon."

El tio ni vidas, ke voĉo de racieco revenas al la okcidenta socio furioze atakita de la novkronvirusa epidemio.

De januaro, post plena eksplodo de la novkronvirusa malsano, Ĉinio faris animskuan batalon kontraŭ la epidemio. Samtempe Ĉinio renkontis maljustan traktadon de nemalmultaj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. Iuj sentis malican plezuron, aliaj makulis, kaj triaj diskriminaciis. Aperis multaj malamikaj paroloj kaj asertoj, kiuj plene malkaŝis, ke mankas minimumaj prudento kaj racieco de nemalmultaj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj.

Oni bezonas raciecon por trakti la viruson. Tamen la okcidenta komunumo ne domaĝis nek utiligis la "fenestran periodon" akiritan de Ĉinio per grandegaj oferado kaj kosto, sed obstinis en indiferenteco kaj antaŭjuĝo.

Antaŭjuĝo rezultigis, ke la epidemio eksplodis kaj disvastiĝis mondskale.

Ĝis la 12-a de aprilo en la tuta mondo pli ol miliono kaj 700 miloj da homoj infektiĝis. En Usono la nombro de konfirmitaj kazoj superis 530 milojn kaj pli ol 20 mil homoj mortis. La grandega perdo vekis nemalmultajn amaskomunikilojn kaj personojn. En sia ĉefartikolo Naturo konfesis, ke rilatigo de viruso kaj malsano kun iu regiono estas "nerespondeca ago".

Los Angeles Times publikigis artikolon en la 9-a de aprilo, ke antaŭ du monatoj la statistikoj prezentitaj kaj agado prenita de Ĉinio plene montris la danĝerecon de la viruso. Sed tion usonaj politikaj gvidantoj ignoris. Ili ne prenis agojn ĝustatempe. Ili atentis nur pri la statistikoj, sed ne pri la sano de la popolanoj.

Ĉinio ĉiam kredas, ke la unika vojo por venki la viruson estas forigo de antaŭjuĝo kaj konservo de racieco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin