Mike Pompeo konstante aldonas moralajn makulojn al Usono

(GMT+08:00) 2020-04-12 19:31:23     Redaktoro:Xiao

En la lastaj tagoj, Chris Murphey, kongresano de Konektikuto diris per socia retejo, ke la medicinaj provizaĵoj ne povas atingi Iranon pro usona sankcio, Kaj pro tio mortas pli kaj pli multaj senkulpaj homoj.

Fakte la vortoj de Murphey estas etroigitaj. Post la eksplodo de la epidemio, usona ŝtata sekretario Mike Pompeo multfoje diris ke Usono ne nuligos la sankcion al Irano, kio severigis la jam rigoran situacion de la epidemio en Irano.

Ĝis sabata tagmezo laŭ loka tempo en Irano, la totala nombro de konfirmitaj kazoj kalkuliĝis al 70 029. Entute 4 357 homoj mortis pro la malsano. Oficisto de irana Ministerio pri Sano diris, ke la ĉefa kialo de alta proporcio de konfirmitaj kazoj kaj mortoj en Irano estas sankcio de Usono.

La 26an de marto, retejo de usona financa departemento publikigis listojn por sankcii 15 individulojn kaj 5 entreprenojn el Irano. Laŭ raporto de Wall Street Journal en la 7a de aprilo, Usono planis bari iranan urĝan prunton kun 5 miliardoj da usonaj dolaroj el la Internacia Mona Fonduso. Sed ironie, la 8an de aprilo Mike Pompeo diris, ke Irano rifuzis akcepti usonan helpon.

En la ŝlosila momento de la irana batalo kontraŭ la epidemio, Usono daŭre praktikas unuflankan sankcion al Irano, malobservante la humanitarian spiriton. Tio ne nur influos la batalon de Irano kontraŭ la epidemio, sed ankaŭ malhelpos la tutmondan klopodon por bremsi disvastiĝon de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin