Nombro de kronvirusaj kazoj superis 1,9 milionojn tutmonde

(GMT+08:00) 2020-04-14 14:23:02     Redaktoro:Pluveta

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano superis 1,9 milionojn lunde en la tuta mondo. La centro diris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 1 904 566 kun 118 459 mortoj ĝis la 16a horo laŭ loka tempo.

Laŭ donitaĵoj, Usono raportis 572 169 kazojn kaj 23 070 mortojn, ambaŭ plej multajn en la mondo. Hispanio registris 169 496 kazojn kaj 17 489 mortojn, dum Italio raportis 159 516 kazojn kaj 20 465 mortojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin