Ĉina ĉeftero raportis 89 novajn konfirmitajn kronvirusajn kazojn

(GMT+08:00) 2020-04-14 14:23:36     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 89 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj lunde en la ĉina ĉeftero, kaj 86 el ili estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke estis raportitaj tri novaj kazoj de enlanda propagiĝo, ĉiuj en la provinco Guangdong. Tri novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj lunde en la ĉeftero, kun du en Ŝanhajo kaj unu en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio.

Laŭ la komisiono, 75 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo lunde, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis ĝis 116. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 464 importitajn kazojn. El la kazoj, 559 elhospitaliĝis post resaniĝo, 905 estis kuracataj kun 37 en severaj statoj, kaj neniu morto estis raportita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin