MOS publikigis templinion de siaj agadoj kontraŭ nova krovnviruso

(GMT+08:00) 2020-04-14 14:37:10     Redaktoro:Pluveta

La 8an de aprilo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis templinion de sia batalo kontraŭ la kronvirusa malsano post akuzo de usona prezidento Donald Trump, ke ĝi tro malfrue sonigis la alarmon pri la nova kronviruso. La 7an de aprilo Trump unuafoje faris riproĉan paroladon kontraŭ la organizo.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, tamen laŭdis la organizon pro la absolute grava rolo en elimino de la kronvirusa malsano. La organizo defendis sin en la 8a de aprilo argumentante, ke ĝi atentigis la mondon pri la minaco de la kronvirusa malsano en ĝusttempa maniero kaj ke ĝi sin devontigis al certigo, ke ĉiuj membroŝtatoj kapablas efike respondi al ĉi tiu pandemio.

La organizo diris ankaŭ, ke ĝi uzas limigitan potencon super unuopaj registaroj kaj ke ĝi plenforte laboris en traktado de la minaco al la publika sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin