Ĉinio aprobis klinikajn provojn de senaktivigitaj vakcinoj kontraŭ nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-04-14 15:08:53     Redaktoro:Pluveta

Marde, laŭ la mekanismo de la Ŝtata Konsilio pri komuna prevento kaj regado de la nova kronviruso, Ĉinio aprobis la klinikajn provojn de du kandidatoj por senaktivigitaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano.

La du kandidatoj por vakcinoj estis ekspluatitaj de Wuhan-a Instituto de Biologiaj Produktoj sub la Ĉina Nacia Farmacia Grupo kaj la esplora kaj ekspluata limigita kompanio Sinovac en Pekino. Klinikaj provoj de la du vakcinoj jam komenciĝis.

La du vakcinoj estas la unuaj ĉinaj senaktivigitaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano, kiuj estas aprobitaj por klinikaj provoj. Per uzo de mortigitaj patogenaj mikroorganismoj por plibonigo de imuniga kapablo, la vakcinoj havas avantaĝojn de matura produktprocedo, regeblaj normoj de kvalito kaj vasta amplekso de protekto. Ili povas esti uzataj por grandskala vakcinado, kaj iliaj sekureco kaj efikeco povas esti juĝitaj laŭ internacie akceptitaj normoj.

Ĉinio metis solidan bazon por esploro pri senaktivigitaj vakcinoj, kiuj estis vaste uzataj por batali kontraŭ hepatito A, gripo, man-pied-buŝa malsano kaj poliomjelito. La vakcinaj ekspluatantoj havas kapablon por grandskala produktado kaj pretas por la krizokaza uzo de la vakcinoj laŭ koncernaj leĝoj kaj regularoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin