Lastaj kvar pacientoj de kronvirusa malsano forlasis hospitalon Leishenshan en Wuhan

(GMT+08:00) 2020-04-14 17:53:34     Redaktoro:Pluveta

La lastaj kvar pacientoj de la kronvirusa malsano en la ĉambroj de intensa prizorgado de la hospitalo Leishenshan de Wuhan estis transigitaj marde, kiam la hospitalo sin preparis por fini la funkciadon.

La kvar pacientoj estis transigitaj al la hospitalo Zhongnan de la Universitato Wuhan por plua kuracado. La hospitalo difinita por kuracado de severaj kaj krizaj pacientoj de la kronvirusa malsano en la epicentro de la kronvirusa eksplodo en Ĉinio nun ellasis ĉiujn pacientojn ĝis mardo.

La hospitalo Leishenshan faros ĝisfundan desinfektadon kaj finos funkciadon merkrede.

De post la akcepto de la unua grupo de pacientoj de la kronvirusa malsano en la 8a de februaro, la hospitalo Leishenshan traktis ĉirkaŭ 2 011 pacientojn, inkluzive de pli ol 1 000 severaj kaj krizaj pacientoj. Pli ol 1 900 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin