Ĉina ĉefministro: plifortigo de koncepto pri komunumo kun komuna estonteco por frua venko super epidemio en Orient-Azio

(GMT+08:00) 2020-04-14 18:21:41     Redaktoro:Pluveta

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en speciala konferenco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri la nova kronvirusa malsano, ke la epidemio disvastiĝas en la mondo, serioze minacante la vivojn kaj sanon de diverslandaj popoloj kaj severe influante la mondan ekonomion. Li diris, ke la membroj de la asocio estas najbaroj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj tiuj landoj havas komplementajn industriajn ĉenojn kun kompletaj labordividoj kaj ankaŭ valorajn spertojn kaj krizokazajn sistemojn kontraŭ krizoj. Tiuj landoj devas plifortigi la koncepton pri komunumo kun komuna estonteco, montri la decidemon de unuiĝo por ke la mekanismo 10 plus 3 ludu pozitivan kaj apartan rolon por venki la epidemion, reprosperigi la ekonomion, fortigi fidon de la regiono kaj la internacia komunumo kaj strebi al frua venko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin