Pliseveriĝas epidemio en Rusio

(GMT+08:00) 2020-04-14 19:55:03     Redaktoro:Pluveta

Marde en regula gazetara konferenco en Pekino, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio fortigos kunlaboron kun Rusio kontraŭ la epidemio.

Laŭ konigo lunde teamo de medicinaj fakuloj sendita de la ĉina registaro atingis Moskvon. Demandite pri tio Zhao diris, ke en la plej malfacila tempo en la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, Rusio donis firman subtenon kaj helpon. Nun rapide disvolviĝas la epidemio en Rusio kaj la lando troviĝas en la ŝlosila periodo de preventado kaj regado, kiel partnero de novepoka ampleksa strategia kunlaboro, Ĉinio havas saman senton kaj ne povas esti indiferenta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin