Li Keqiang ĉeestis specialan konferencon de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri COVID-19

(GMT+08:00) 2020-04-14 20:08:07     Redaktoro:Pluveta

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis specialan konferencon de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri COVID-19, kiu okazis en videokonekta maniero.

Li diris, ke disvastiĝas la epidemio en la tuta mondo. Viruso estas la komuna malamiko de la homaro kaj neniu lando povas pensi nur pri si mem. En la speciala konferenco de gvidantoj de la Grupo 20 ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis, ke la internacia komunumo firmigu fidon, unuiĝu kaj kunlaboru kontraŭ la epidemio. La Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plifortigi la koncepton pri komunumo kun komuna estonteco, koncentri komunan volon kaj forton, preni pli grandan decidemon kaj agon, sendi la signalon de orientaziaj landoj pri kunlaboro kaj reciproka helpo kaj strebi al frua venko.

Li faris tri iniciatojn, dirante, ke unue, la membroj de la asocio, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plenforte fortigi kunlaboron pri preventado kaj regado kaj altigi nivelon de publika sano. Ĉinio volas per senpaga helpo kaj komerca kanalo doni eblan subtenon kaj helpon al la membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj subteni al la Monda Organizo pri Sano ludi gvidan rolon en la monda preventado kaj regado. Due, ili devas rekomenci ekonomian disvolvadon kaj stimuli integrigon de regiona ekonomio, plue redukti doganon, forigi obstaklojn, glatigi komercon, akceli investon, malfermi merkaton unu al alia kaj malfermi "rapidan koridoron" por gravaj kaj urĝaj personaraj interŝanĝoj. Kaj trie, ili devas doni energion por striktigi aranĝon de politikoj kaj rezisti kontraŭ diversaj riskoj kaj defioj.

La ĉeestantoj diris, ke antaŭ la senprecedenca defio de la epidemio la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas montri unuiĝon, kunordigi agojn, fortigi interŝanĝon de spertoj, dividi informojn kaj akceli mekanismigon de preventado kaj regado, fortigi kunordigon de politikoj de makroskopa ekonomio, garantii glatecon de produktĉenoj kaj provizĉenoj kaj stabiligi merkatan fidon. Ili konvinkiĝis, ke post gajno de venko super la epidemio, plivastiĝos kaj pliprofundiĝos la kunlaboraj rilatoj inter la socio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin