Xi: Ĉinio plu helpos Kirgizion en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-15 14:32:08     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio staros kune kun Kirgizio en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj plu liveros tiom da helpo, kiom ĝi povas doni.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio kun kirgiza prezidento Sooronbai Jeenbekov. Li atentigis, ke la kronvirusa malsano disvastiĝas tra la mondo, grave minacante sekurecon kaj sanon de popoloj en ĉiuj landoj. Li memoris, ke en la plej malfacila momento en la prevento kaj regado de la epidemio en Ĉinio, la kirgiza registaro venkis malfacilojn por doni al Ĉinio ĝustatempan helpon de medicinaj provizaĵoj, kaj diversaj sekcioj de la kirgiza socio esprimis subtenon al la batalo de Ĉinio en diversaj formoj, lasante multajn kortuŝajn rakontojn.

Dume Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Kirgizio estas amikaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj ligitaj per montoj kaj riveroj. Ĉinio pretas labori kun Kirgizio por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, plifortigi solidarecon, kunordigon kaj kunlaboron sur la duflanka nivelo kaj en multflankaj kadroj kiel la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Jeenbekov diris, ke Ĉinio akiris rimarkindajn rezultojn en ĉi tiu etapo en sia batalo kontraŭ epidemio, kaj livras grandan subtenon al kaj ludas gvidan rolon en la tutmonda batalo, kion la kirgiza flanko sincere admiras. Li aldonis, ke la epidemio denove reliefigis la urĝan, realisman kaj efikan bezonon efektivigi la vizion de Xi pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin