Diverslandaj ĉartitaj aviadiloj dense atingis Ĉinion por transporti kuracajn varojn

(GMT+08:00) 2020-04-15 14:32:58     Redaktoro:Pluveta

Kiel la granda fabrika lando Ĉinio fariĝis la unua elekto por diversaj landoj pri aĉetado de varoj rilataj al preventado kaj regado. Lastatempe ĉartitaj aviadiloj el diversaj landoj dense aperis en internaciaj flughavenoj en Pekino, Ŝanhajo, Tianjin, Kantono, Shenzhen kaj Zhengzhou.

Vespere de la 3-a de aprilo 2 ŝarĝaviadiloj de la alĝeria milita flanko ekflugis de rusa kazana flughaveno, la 4-an de aprilo sinsekve surteriĝis en ŝanhaja pudong-a internacia flughaveno, kaj posttagmeze de tiu tago revenis al la kazana flughaveno kun varoj de preventado kaj regado, inkluzive de maskoj.

Ankaŭ 2 ŝarĝaviadiloj de la rusa aeraremo sinsekve ekflugis de rusa novosibirska flughaveno kaj surteriĝis en ŝanhaja pudong-a internacia flughaveno, kaj posttagmeze ili revenis al Rusio kun maskoj kaj aliaj varoj. Je la 20-a horo de la 4-a de aprilo la 3-a rusa ĉartita aviadilo atingis la pudong-an flughavenon kaj antaŭtagmeze de la 5-a de aprilo revenis kun varoj.

Ankaŭ ĉartitaj aviadiloj de Estonio, Irako, Kuvajto, Aŭstralio kaj Pollando plene kunportis kuracajn varojn aĉetitajn en Ĉinio al propraj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin