Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj: estas neakceptebla postulo, ke Ĉinio donu kompenson pri la epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-15 14:33:34     Redaktoro:Pluveta

Marde Sergey Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj diris en Moskvo, ke iuj eŭropaj kaj usonaj politikistoj postulis, ke Ĉinio donu kompenson pri la pandemio de la nova kronviruso, kio estas neakceptebla.

Tiutage en la unua interreta gazetara konferenco Lavrov respondis atentatajn internaciajn demandojn de diverslandaj ĵurnalistoj. Li diris, ke lastatempe iuj eŭropaj kaj usonaj politikistoj kritikis, ke Ĉinio kovris informojn de la epidemio, kaj postulis, ke Ĉinio donu grandsuman kompenson pri la pandemio en la tuta globo, kio estas egoisma kaj neakceptebla. Li ankaŭ avertis, ke rilataj landoj ne intencu politikigi la novan kronviruson. Li diris, ke laboroj de la Monda Organizo pri Sano ĉiam estas publikaj kaj travideblaj, kaj la organizo ludis gravan kunaranĝan rolon en la monda batalo kontraŭ la nova kronvirusa malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin