Xi: Ĉinio helpos al Finnlando solvi mankon de kontraŭepidemiaj provizaĵoj

(GMT+08:00) 2020-04-15 14:34:12     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas daŭrigi interŝanĝon de sperto pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kun Finnlando kaj helpi la eŭropan landon trakti siajn malfacilojn, ekzemple la nunan mankon de medicinaj provizaĵoj.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio kun finna prezidento Sauli Niinisto. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sinceran simpation kaj firman subtenon al iliaj finnaj paraleluloj en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano. Li diris, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco, kiu dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj nur per komunaj klopodoj la internacia komunumo povas venki la defion kaj epidemion. Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por antaŭenpuŝi la aferon de monda publika sano, kaj donos prioritaton al renormaligo kaj plialtigo de la produktkapablo de medicinaj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj, konservos stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj kontribuos al internacia kontraŭepidemia kunlaboro kaj monda ekonomia stabileco.

Niinisto diris, ke la finna popolo nun faras energiajn klopodojn kontraŭ la severa epidemio furiozanta en la lando, kaj ke la rilata sperto de Ĉinio multe helpas ilin. Li dankis Ĉinion pro la altvalora subteno kaj helpo en medicinaj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj, kaj esprimis sian esperon plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj frue venki la pandemion.

Li diris, ke li plene konsentas kun Xi pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homo, kaj aprezas la bonan kunlaboron de Ĉinio kun la Monda Organizo pri Sano kaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ ĝian klopodon por tutmonda kunlaboro pri publika sano en la kadro de la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin