Ĉinio prenos rimedojn por subteni entreprenojn kaj akceli dungadon

(GMT+08:00) 2020-04-15 14:35:21     Redaktoro:Pluveta

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio faros solidajn paŝojn por efektivigi subtenajn rimedojn al entreprenoj kaj helpi al ili trakti defiojn kaj akceli dungadon de universitataj diplomitoj.

La kunveno, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, rimarkigis, ke la lando ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj profitigantaj entreprenojn ekde de la jaro por subteni regadon de la epidemio, mildigi ŝarĝon de firmaoj kaj rekomenci laboron.

La kunveno diris, ke solida efektivigo de la politikoj devus esti garantiita, inkluzive de serio da impostaj reduktoj, kiuj mildigos la ŝarĝon de firmaoj je 1,6 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 227,25 miliardoj da usonaj dolaroj). Laŭ la kunveno, rilate financan subtenon, Ĉinio liveris malmultekostan kapitalon de 3,55 duilionoj da juanoj al financaj institucioj per redukto de la postulata proporcio de deponaĵa rezervo, repruntedono kaj rerabataj kvotoj.

La kunveno diris, ke multaj paŝoj devas esti prenitaj por plifortigi la efektivigon de pozitivaj fiskaj politikoj kaj pliigi financan subtenon al la reala ekonomio kaj malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj. La kunveno ankaŭ decidis preni efikajn rimedojn por akceli dungadon de universitataj diplomitoj, kies perspektivo de laboro montriĝas severa pro la influo de la kronvirusa epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin