Xi: Komuna batalo kontraŭ kronviruso montras ĉina-serban fratecon

(GMT+08:00) 2020-04-15 14:36:34     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Serbio refoje montris sian fratecon kaj sinceran amikecon per konkretaj agoj antaŭ la defio de la kronvirusa malsano.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio kun sia serba paralelulo Aleksandar Vucic. Li diris, ke ĉina-serbaj rilatoj estas la plej profunda speco de rilatoj inter landoj, kaj ke la ĉina flanko sentas la kronvirusan minacon, kiun la serba popolo nun alfrontas. Li diris, ke Ĉinio liveris al Serbio urĝe bezonatajn medicinajn kaj protektajn provizaĵojn kaj sendis altnivelajn medicinajn fakulojn al la eŭropa lando, kaj Ĉinio plu liveros helpon kaj subtenon al la batalo de Serbio kontraŭ la kronvirusa malsano.

Xi emfazis, ke la profunda kaj speciala amikeco inter Ĉinio kaj Serbio estis forĝita per sango kaj volo, kaj ia ajn risko aŭ defio faros la feran amikecon de la du landoj pli nedetruebla.

Vucic diris, ke li sincere ĝojas, ke Ĉinio submetis la kronvirusan epidemion al la regado enlande. Li diris, ke Ĉinio etendis helpan manon kiam la serba popolo estis en malfaciloj, kaj la ĉina medicina teamo precipe liveris grandan subtenon kaj helpon al la epidemia prevento kaj regado de Serbio, kaj ke lia lando ĉiam memoros tion.

La serba prezidento diris, ke Ĉinio donis al la serba popolo esperon venki la epidemion. Li emfazis, ke kiaj ajn malfaciloj kaj defioj okazos, la serba popolo ĉiam estos sincera kaj fidinda fera amiko de la ĉina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin