Ĉina ekonomio ŝrupis je 6,8% en unua trimestro pro influo de epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-17 17:01:39     Redaktoro:Pluveta

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris vendrede, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 20,65 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,91 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unua trimestro de 2020 meze de la influo de la kronvirusa epidemio, malkreskante je 6,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La Nacia Statistika Buroo diris en gazetara konferenco, ke la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando estis ĝenerale stabila en la unua trimestro, kaj ĝi samtempe konfesis, ke la ekonomio eltenis severan provon de la epidemio.

Detaloj de la donitaĵoj montris produktkvanton de la serva sektoro, kiu okupis preskaŭ 60% de la totala malneta enlanda produkto, falante je 5,2%, dum la primara industrio kaj la sekundara industrio malkreskis je 3,2% kaj 9,6% respektive.

La Nacia Statistika Buroo diris, ke la situacio de epidemiaj regado kaj prevento daŭre boniĝis kun baza interrompiĝo de la epidemia propagiĝo enlande, kaj la rekomenco de laboro kaj produktado akceliĝis kaj fundamentaj industrioj stabile kreskas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin