(video)Opinioj de Esperantistoj pri la epidemio—— Videkonekto kun Fabio Bettani

(GMT+08:00) 2020-04-18 14:36:45     Redaktoro:Pluveta

Laŭ novaj donitaĵoj publikigitaj de la Departemento pri Civila Protekto, la kronvirusa epidemio forprenis 602 vivojn en la 14a de aprilo en enfermita Italio. En tiutaga gazetara konferenco, estro de la Departemento pri Civila Protekto Angelo Borrelli konfirmis, ke 162 488 homoj estis ekzamenitaj kun la rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso kaj 21 067 mortis, kaj samtempe, 37 130 pacientoj resaniĝis.

Lucia: Saluton karaj amikoj mi estas Lucia el la Esperanto-redakcio de Ĉina Komunikila Grupo en Pekino. Nuntempe la epidemia situacio en la mondo ankoraŭ restas tre maltrakviliga, kaj la nova kronviruso rapide disvastiĝas en pli multaj landoj. Komence de nia hodiaŭa programooo, ni kune rigardu la plej novajn donitaĵojn pri la kronvirusa malsano tra la mondo, kiu estis publikigita de universitato John Hopkins ĉi-matene laŭ pekina tempo.

Lucia: En la pasinta semajno, ni invitis sinjorojn Alex Prado el Brazilo kaj Suso Moinhos el Hispanio al nia programooo. Kaj hodiaŭ, ni bonvenigas nian amikon, sinjoro Fabio Bettani al nia programooo. Li loĝas en urbo Bolonjo, Italio.

Lucia: Do, saluton Fabio, unue bonvolu saluti niajn spektantoj.

Fabio: Saluton, saluton al ĉiuj kaj dankon al la invito al la programooo.

Lucia: Dankon pro via partopreno Fabio. Kiel vi fartas? Vi diris al mi ke vi jam komencis laborojn hejme, do ĉu vi povus informi nin pri la nuna situacio en via lando? Ĉu la urbo, kie vi loĝas, estis influita de la viruso?

Fabio: Do jes, mi loĝas en Bolonjo, en la nordo de Italio, kaj nuntempe jam de pli ol tri semajnoj mi laboras hejme. Do komence estis nur mia elekto, ĉar mia laboro ne vere postulas ke mi estu vere en la laborejo, sufiĉas al mi havi la komputilon. Do dum la unua tagoj mi preferas esti hejme. Sed poste venis la oficiala leĝo de la itala registaro, ke ĉiuj firmaoj kaj entreprenoj fermiĝu kaj homoj nur rajtas iri al laborejo se ilia laboro estas vere bezonata, ekzemple pri nutrado, aŭ kompreneble pri la sanservoj, ktp. Do nuntempe la situacio en mia urbo estas (mi diru) ne tiom malbona, ĉar ŝajne ni nun atingas la pinton de la epidemio, la kvanto de enhospitaligitaj homoj laŭgrade komenciĝas malgrandiĝi kaj tio kompreneble donas grandan esperon. Sed ankaŭ ne estas facile nun diveni kiam ekzakte oni povos relaksi la regulojn kaj re-malfermi la fabrikojn kaj la firmaojn.

Lucia: Dankon pro via informado Fabio. Do, kiamaniere homoj en via urbo sin protektas kontraŭ la viruso? Ĉu vi kaj ĉiuj aliaj portas maskojn? Ĉu maskoj kaj aliaj medicinaj provizaĵoj estas aĉeteblaj ĉe vi?

Fabio: Do komence la konsiloj de la sanaŭtoritatoj ĉi tie temis pri distanco inter la homoj. La konsilo estis ke la distanco estu miniume unu metro inter personoj kaj krome ke ne okazu manpremoj, kaj ne okazu kisoj, ktp. Poste kompreneble la leĝo iom ŝanĝiĝis, kaj nuntempe oni vere ne rajtas eliri el sia domo krom se iu havas sankialojn aŭ laborkialojn kaj en tiuj okazoj oni devas porti kun si paperan formularon, kie oni deklaras por la aŭtoritatoj, kiu estas la kialo de la vojaĝo, kaj de kie oni venas kaj al kie oni iras. Do jes, nuntempe la konsiloj de la aŭtoritatoj estas simple ne eliri el via hejmo krom por aĉetumadi. Ĝis nun ankoraŭ ne venis oficialaj indikoj pri la maskoj, mi scias ke tio estas tikla afero ĉar en malsamaj landoj estas malsamaj kutimoj pri maskoj. Do ĝenerale mi vidas ke en oriento homoj kutimas uzi maskojn, en okcidento tio estas sufiĉe malkutima, kaj eĉ en la nuna situacio, ĝis nun ne venis konsiloj por la homoj uzi maskojn. Nur tiuj homoj, kiuj estas malsanaj estas konsilataj uzi maskojn por protekti la aliulojn. Sed ĝis nun estas neniu konsilo por ordinaraj homoj kiuj ne havas simptomojn: ne estas konsilo uzi maskojn.

Lucia: Ĉu vendejoj, superbazaroj ktp en via urbo normale funkcias, kaj ĉu vi iris eksteren por aĉetado dum la laboro en hejmo?

Fabio: Do, nuntempe en Italio ĉiuj vendejoj estas fakte fermitaj, krom la vendejoj pri nutraĵoj kaj kompreneble la vendejoj pri kuraciloj. Do vi daŭre rajtas aĉeti ion ajn per interreto, sed ankaŭ tiam ne certas ke la varoj alvenos ĝustatempe al vi, ĉar la servoj kiel ekzemple Amazon jam anoncis ke ili donos prioritaton al bezonataj varoj, kiel ekzemple manĝaĵoj. Kaj ankaŭ la superbazaroj, kiuj havas propran sistemon por porti viajn aĉetaĵojn ĉe via domo: do iliaj servoj kompreneble estas nun superŝutitaj, ĉar ĉiuj homoj bezonas kaj deziras tiajn servojn. Do jam se mi aĉetumus nun, verŝajne miaj aĉetaĵoj alvenos je la 20a de aprilo. Do mi preferas ne fari kaj lasi tiun eblecon al tiuj homoj kiuj vere bezonas tion, ekzemple se iu homo loĝas sola kaj li aŭ ŝi sentas simptomojn, kompreneble li aŭ ŝi preferos aĉetumi rete kaj ne eliri por ne endanĝerigi la loĝantaron de la urbo. Do mi preferas mem ne aĉetumi rete, por ke ili havu kiel eble plej multe da eblecoj fari tion se ili vere bezonas.

Lucia: Bonege Fabio, mi esperas ke viaj kontribuoj povos helpi pli kaj pli multajn homojn, kiuj vere havas la bezonojn, kaj ni kune esperas ke laboroj kaj ĉiutagaj vivoj povos renormaliĝi kiel eble plej rapide. Do Fabio, ĉu iaj novaĵoj, okazaĵoj aŭ neforgeseblaj scenoj rilataj kun la kronvirusa epidemio forte impresis vin?

Fabio: Do kompreneble estas multaj scenoj en tiuj ĉi tagoj, kiuj pensigas kaj emociigas nin. Ekzemple mi vidis filmetojn pri la urbocentroj de Milano au de Venecio sen homoj, sen turistoj, kaj eĉ okazis intervjuo al loĝanto de Venecio, kaj ŝi diris, "Mi loĝas ĉi tie sed eĉ mi neniam vidis la urbon sen homoj. Tio nur okazis foje en la pasinteco, en la mezo de aŭgusto kiam estas tro varme, sed vere estas la unua fojo ke la urbo estas tiam malplena je homoj." Do mi devas konfesi ke por mi persone, ĉar mi estas granda ŝatanto de trajnoj, por mi estis vere imprese vidi kiom rapide kaj kiam reduktiĝas la trajnoservoj ĉi tie en Italio. Do fakte mia loĝejo estas tre proksima al la stacidomo de Bolonjo, kiu estas sufiĉe grava fervoja nabo en Italio. Ankaŭ estas grandrapida fervojo ĉi tie. Kaj antaŭe estis rapida trajno ĉiun kvinan minuton al Romo kaj al Milano aŭ tiel plu. Nuntempe estas nur tri aŭ kvar tiaj trajnoj tage. Do la situacio estas vere impresa por mi, ĉar la stacidomo aspektas ege malplena, kaj kutime ĝi estis unu el la plej homplenaj stacidomoj de la lando.

Lucia: Jes, ŝajnas, ke tio estas vere granda ŝanĝiĝo en la urbo pro la pandemio. Ni kune atendas la reprosperan momenton ne nur de la stacidomoj, sed ankaŭ urboj, landoj tra la mondo. Dankon pro via ĉeesto al nia programooo Fabio. Bone protektu vin kaj subtenu kontakton kun ni! Ĝis!

Fabio: Dankon, dankon Lucia, do same al vi. Mi deziras ke vi fartu bone kaj kompreneble mi deziras tion ankaŭ al ĉiuj spektantoj de la filmeto. Dankon pro via invito. Ĝis!

Mi faris la videokonekton kun Fabio en la lasta semajno, kaj laŭ la plej nova ordono de la itala registaro, de la 14a de aprilo, kelkaj firmaoj kiuj vendas varojn de beboj kaj dorlotbestoj, librejoj, sek-purigaj butikoj, ktp, estis permesitaj al denova malfermo, sed ili devas obei koncernajn regulojn pri sekureco.

La 31an de januaro Italio komencis la 6-monatan krizostaton por kontraŭbatali la epidemion. Por bremsi la pluan disvastiĝon de la kronvirusa malsano, Italio oficiale fermis la tutan landon de la 10a de marto, kaj du tagojn poste, ĉiuj butikoj estis fermitaj krom vendejoj de nutraĵoj kaj kuraciloj. Ĝis nun, la itala registaro jam dufoje plilongigis la ferman periodon, kaj ferma rimedo estas valida ĝis la 3a de majo.

Karaj amikoj, bonvolu sekvi niajn raportojn kaj kontribui al ni per ĉi-rilataj videaĵoj aŭ bildoj. Viaj kontribuaĵoj kuraĝigos ĉiujn meze de la epidemio. Dankon! Mi estas Lucia en Pekino. Ĝis la venonta fojo.

Fina parto: (Fin-filmeto pri esperanto.cri.cn)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin