Ĉina medicina teamo atingis Kirgizion por helpi batalon kontraŭ kronviruso

(GMT+08:00) 2020-04-21 13:59:55     Redaktoro:邱杰明

Grupo da ĉinaj medicinaj laborantoj atingis la Manasan Internacian Flughavenon en la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko, lunde por helpi la batalon kontraŭ la kronvirusa epidemio. La 10-membra teamo el la ĉina okcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono inkluzivas ses medicinajn fakulojn pri prevento kaj regado de malsanoj, tradicia ĉina medicino kaj spira medicino.

Ĉina ambasadoro Du Dewen kaj reprezentantoj de la kirgiza registaro bonvenigis la medicinan teamon en la flughaveno.

Kirgiza vicministro pri sano Nurbolot Usenbaev diris, ke Kirgizio atendis ilin jam longtempe, kaj ke li pensas, ke ili helpos al la lando venki ĉi tiun malsanon. Li deziris al ĉinaj fakuloj sukceson en la batalo kontraŭ la epidemio.

La teamo liveros helpon kaj dividos spertojn kun kirgizaj specialistoj pri la batalo kontraŭ kronvirusa infekto. Krome ili dividos plej bonajn praktikojn kaj metodojn pri traktado de pacientoj. La teamo ankaŭ alportis medicinajn provizaĵojn, kiuj estos donacitaj al Kirgizio kaj lokaj ĉinaj komunumoj. Ili ankaŭ liveros prisanan konsultiĝan servon al la ĉinaj komunumoj dum sia restado en la centr-azia respubliko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin