Novaĵoj (Aprilo 22)

(GMT+08:00) 2020-04-22 16:37:28     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 22a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi restas memfida pri elimino de malriĉeco en Ĉinio antaŭ la fino de 2020; la Monda Organizo pri Sano diris, ke la nova kronviruso ne estas manipulita aŭ konstruita en laboratorio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En sia lastatempa inspektvojaĝo en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis, ke li restas certa pri atingo de la celo elimini malriĉecon en la lando antaŭ la fino de 2020.

Li diris en vizito al loka familio en la gubernio Pingli, "Ĉu ni povus konservi tiun ĉi tendencon aŭ ne, tio dependas de longtempa mekanismo, kaj ĉu tiuj bazaj rimedoj estas stabilaj aŭ daŭripovaj. Nur per stabila dungado la lokanoj povas havi prosperan vivon. Laboro estas la ĉefa elirejo."

La celo elimini malriĉecon estis starigita en 2016. Registroj montras, ke la nombro de malriĉuloj en Ĉinio reduktiĝis de dekoj da milionoj al kelkaj milionoj en malpli ol kvin jaroj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), promesis doni al la ĝenerala publiko efektivajn avantaĝojn, kiel li diris al lokanoj ĉirkaŭ li.

Dum sia vizito al la vilaĝo Jinmi de la gubernio Zhashui, Xi diris, ke la elektronika komerco estas nova afero kun granda potencialo, kiu povas akceli la vendadon de agrikulturaj produktoj, helpi al vilaĝanoj sin liberigi de malriĉeco kaj faciligi vigligon de la kamparo. Situanta en la montaro Qinling, la vilaĝo jam liberigis sin de malriĉeco per kulturado de orelfungo. En la trejncentro de la vilaĝo, Xi amike babilis kun vilaĝanoj, kiuj sin preparis por rekt-elsenda merkatado de agrikulturaj produktoj.

Lia vojaĝo al la nordokcidenta provinco komenciĝis lunde kun ekologia konservado kaj malriĉec-mildigo en la tagordo.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN marde petis la internacian komunumon trakti la radikajn kaŭzojn de malsato per laboro por la paca kvietigo de konfliktoj kaj antaŭenigo de inkluziva kaj ekvilibra disvolviĝo.

Zhang Jun faris la rimarkojn dum parolado en debato de la Sekureca Konsilio pri protekto de civiluloj trafitaj de malsato pro konflikto. Necesas malebligi kaj solvi konfliktojn kaj antaŭenigi dialogon kaj politikan solvadon de tiklaj problemoj,

La Sekureca Konsilio devas plenumi sian ĉefan respondecon pri konservo de internaciaj paco kaj sekureco kaj antaŭenigi la solvadon de konfliktoj per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj por liberigi civilulojn de suferoj de milito, inkluzive de malsato. Oni devas antaŭenpuŝi inkluzivan kaj ekvilibran disvolvadon, kaj ĉiam preni disvolviĝon kiel prioritaton. Li aldonis, ke estas malfacile realigi disvolviĝon sen paco, kaj same, estas malfacile realigi daŭripovan pacon sen disvolviĝo.

Li ankaŭ emfazis la gravecon de internacia kunlaboro por akceli mondan nutraĵan sekurecon. Li diris, ke la internacia komunumo devas kune preni urĝan agadon por certigi glatecon de tutmonda nutraĵa provizĉeno kaj konservi stabilecon de nutraĵaj provizado kaj prezo. Li aldonis, "Ni devas apogi la Nutraĵan kaj Agrikulturan Organizon kaj la Mondan Nutraĵan Programon ludi sian unikan kunordigan rolon en livero de humanitara helpo al koncernaj landoj por malebligi grandskalan malsategon.

Ĉina prisana aŭtoritato diris merkrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 30 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj marde en la ĉina ĉeftero, kaj 23 el ili estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke la aliaj sep novaj kazoj estis kaŭzitaj de enlanda propagiĝo, ĉiuj en la provinco Heilongjiang. Krome, tri novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj marde en la ĉeftero.

Laŭ la komisiono, 28 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo marde, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis ĝis 78. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 610 importitajn kazojn. El ili, 799 elhospitaliĝis post resaniĝo, 811 estis kuracataj kun 41 en severaj statoj, kaj neniu morto estis raportita.

Proparolanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke ĉiuj evidentaĵoj montras, ke la nova kronviruso havas bestan originon, kaj ne estas viruso manipulita aŭ konstruita en laboratorio.

Fadela Chaib, proparolanto de la Monda Organizo pri Sano diris marde en Ĝenevo, ke ĉiuj akireblaj atestoj montras, ke la nova kronviruso havas bestan originon, kaj ne estas viruso manipulita aŭ konstruita en laboratorio aŭ aliloke.

La proparolanto diris al ĵurnalistoj dum virtuala gazetara raportado, ke la nova kronviruso plej eble havas sian ekologian rezervujon en vespertoj, sed oni ankoraŭ ne scias, kiel la viruso venis de vesperto al homoj. Ŝi aldonis, ke certe estas meza gastiganto, alia besto, kiu transmisiis la malsanon de vespertoj al homoj.

Ŝi akcentis, ke la Monda Organizo pri Sano nun batalas kontraŭ du pandemioj. "Ni alfrontas la pandemion de la viruso, tamen ni batalas ankaŭ kontraŭ informadiko. Kaj kiam vi havas novan viruson, kiel ĉi tiun, estas supozeble, ke multaj falsaj teorioj pri la origino de la viruso estas disvastigitaj."

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 804 194 kun 43 200 mortoj ĝis la 14a horo kaj duono marde laŭ loka tempo.

La donitaĵoj montris, ke Nov-Jorkio suferis plej multajn mortojn ankoraŭ per 18 821 el entute 257 125 konfirmitaj kazoj. Nov-Ĵerzejo sekvis ĝin kun 88 806 raportitaj kazoj kaj 4 520 mortoj.

La donitaĵoj montris ankaŭ, ke la tutmonda nombro de mortoj kalkuliĝis al pli ol 170 000 lunde vespere.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, marde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam estas travidebla kaj respondeca pri demandoj de la kronvirusa epidemio kaj ĉiam aktive antaŭenigas tutmondan kunlaboron kontraŭ la pandemio.

Li faris la rimarkojn responde al komentoj de germana ĉefministro Angela Merkel lunde, kiu diris, ke Ĉinio devas esti laŭeble plej travidebla pri la kronvirusa eksplodo. Geng aldonis, ke Ĉinio kaj Germanio ankaŭ subtenas striktan komunikadon pri prevento kaj regado de la viruso kaj dividas informojn kaj spertojn inter si.

Pri la origino de la viruso, menciita de Merkel, Geng diris, ke Ĉinio multfoje emfazis, ke ĉi tio estas scienca problemo, kiu devas esti studata de sciencistoj kaj profesiuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin