Ĉinio neniam obstrukcas eksportadon de kontraŭepidemiaj materialoj

(GMT+08:00) 2020-04-27 14:44:40     Redaktoro:Xiao
Oficialulo el la Komerca Ministerio diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke Ĉinio neniam limigis la eksportadon de preventaj materialoj meze de la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Li Xingqian, estro de la Departemento pri Eksterlanda Komerco de la Komerca Ministerio, diris, ke multaj landoj alte taksis la kontraŭepidemiajn materialojn el Ĉinio kaj esprimis dankon en diversaj manieroj. La materialoj produktitaj en Ĉinio estas rapide liverataj al landoj kaj regionoj, kiuj plej bezonas ilin.

Li diris, ke Ĉinio sincere esperas, ke homoj tra la tuta mondo povas venki la malfacilaĵojn kiel eble plej rapide. La tiel nomata "Ĉinio limigas eksportadon" estas tute miskompreno. Li aldonis, ke kanaloj por komerca aĉetado de kontraŭepidemiaj materialoj en Ĉinio fare de ĉiuj landoj estas tute neblokitaj, kaj ĝis sabato, 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj en Ĉinio eksportis kontraŭepidemiajn materialojn al 191 landoj kaj regionoj per merkata aĉetado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin