Ĉinio klopodas certigi sekuran rekomencon de kursoj meze de epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-27 14:55:47     Redaktoro:Xiao

Oficialulo el la Ministerio pri Edukado diris lastatempe en intervjuo, ke certigi sekurecon devas esti la antaŭkondiĉo por rekomenco de kursoj en Ĉinio kun mildiĝo de la situacio de la kronvirusa epidemio.

Wang Dengfeng, oficeja direktoro de la gvida grupo pri reago al la kronvirusa malsano en la Ministerio pri Edukado, diris, ke iuj lernojaroj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en ĉiuj provinc-nivelaj regionoj de Ĉinio decidis rekomenci kursojn, kaj la planita intensa rekomenco de kursoj en majo estos granda provo por aŭtoritatoj pri edukado.

Wang diris, ke edukaj organoj ordonis elementajn lernejojn kaj mezlernejojn preni diferencajn horarojn por komenci novajn semestrojn, permesante al pli aĝaj lernantoj rekomenci kursojn pli frue, kaj ke pli multaj lernantoj revenos al lernejoj, kiam pli da kontraŭepidemiaj rimedoj estos efektivigataj. Wang emfazis, ke lernejoj estos permesitaj rekomenci funkciadon, nur kiam la epidemio estas fundamente regita kaj la preventaj rimedoj estas adoptitaj por protekti la sanon de instruistoj kaj lernantoj.

Wang diris ankaŭ, ke la Ministerio pri Edukado ankaŭ postulis, ke lernejoj ellaboru planojn por trakti la riskon de la virusa propagiĝo antaŭ ol rekomenci kursojn. Li aldonis, ke iuj lernejoj ellaboras planojn pri krizokaza reago, postulante specialajn veturilojn por transigi homojn kun simptomoj inkluzive de febro kaj tuso aŭ konfirmitajn kronvirusajn kazojn al hospitaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin