Ĉinio urĝas Usonon respondi al zorgoj de sia popolo kaj mondo pri epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-28 14:24:50     Redaktoro:Xiao
Ĉinio lunde vokis Usonon ĝustatempe respondi al zorgoj de sia popolo kaj internacia komunumo pri batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti la fakton, ke pli multaj homoj en Usono dubas pri la respondo de la usona registaro al la pandemio.

Geng diris en gazetara konferenco, ke multaj en Usono demandis kaj maltrankviliĝis, ĉu la usona registaro respondis ĝustatempe kaj efike al la eksplodo de la epidemio.

"Ili volis konstati la faktojn: kiam la unua kazo okazis en Usono? Ĉu la usona registaro kaŝas ion? Kial ĝi tiel senespere serĉas kulpigi aliajn landojn kaj internaciajn organizojn?"

La 4an de aprilo, la ĵurnalo Washington Post publikigis artikolon, kiu donis panoraman vidon, kiel kaj kial la usona registaro traktis la epidemion malbone en la frua etapo. La 13an kaj 19an de aprilo en la gazetara konferenco de la Blanka Domo, ĵurnalistoj de CBS kaj CNN dubis la prokraston de la respondo de la usona registaro al la epidemio, kiam ĝi jam sciis la eblajn riskojn de la tutmonda disvastiĝo.

Geng diris, "Ni esperas, ke Usono adoptos publikan, travideblan kaj respondecan sintenon, prenos efikajn rimedojn por protekti la vivojn kaj sanon de sia popolo kaj laboros kun la internacia komunumo por protekti tutmondan publiksanan sekurecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin