Xi: Ĉinio volas labori kun Irano kaj internacia komunumo por fina venko super kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-28 14:37:56     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke la ĉina flanko volas labori kun Irano kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por akceli kontraŭpandemian kunlaboron kaj atingi la finan venkon super la kronvirusa malsano.

Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sian sinceran simpation kaj firman subtenon al la iranaj registaro kaj popolo, kiuj batalas kontraŭ la kronvirusa epidemio, dirante, ke la du landoj, per reciproka helpo kaj divido de feliĉo kaj malfeliĉo, plene montris la profundan amikecon inter si kaj inter siaj popoloj en la batalo kontraŭ la malsano.

Xi emfazis, ke fronte al la monda publiksana krizokazaĵo, la internacia komunumo povas venki la epidemion nur per komuna agado kaj fortigo de kunordigo kaj kunlaboro. Li diris, ke unuflankaj sankcioj nur malhelpas la klopodojn de Irano kaj la internacia komunumo por bridado de la kronvirusa pandemio.

Xi diris, ke la ĉina flanko firme subtenas disvolvadon de la duflanka ampleksa strategia partnereco, kaj la klopodojn de Irano por defendo de nacia suvereneco kaj digno. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun Irano kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por akceli kontraŭpandemian kunlaboron, atingi la finan venkon super la malsano kaj kontribui al konservado de la monda publiksana sekureco.

Rouhani diris, ke li ĝojas vidi la sukceson de Ĉinio en regado de la kronvirusa pandemio, kaj ke ĝia kontraŭvirusa sperto estas lerninda por aliaj landoj.

Rouhani diris ankaŭ, ke la irana flanko profunde dankas Ĉinion pro ĝia ĝustatempa livero de valoraj materialoj por la irana batalo kontraŭ la pandemio, kaj ke lia lando volas plifortigi kunlaboron en la kampo de sano kaj aliaj, kaj plu disvolvi la duflankan strategian. partnerecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin