Unueco kaj kunlaboro estas plej potenca armilo kontraŭ pandemio

(GMT+08:00) 2020-04-28 17:26:07     Redaktoro:Xiao

En la lastaj tagoj franca eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin diris, ke Ĉinio pozitive kunlaboras kun la internacia komunumo por kontraŭbatali la pandemion, kaj dividas spertojn pri batalo kontraŭ la pandemio, kaj ke li volas esprimi respekton al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro iliaj kuraĝo kaj rigoro.

Komence de la jaro 2020, fronte al la abrupta epidemio de la nova kronviruso en Ĉinio, kiu havas karakterizaĵojn de plej rapida disvastiĝo, Ĉina prezidanto Xi Jinping persone direktis kaj aranĝis laborojn de prevento kaj regado. Danke al ampleksaj kaj rigoraj rimedoj prenitaj de la registaro kaj la solidareco de la tuta lando, Ĉinio gajnis grandan sukceson en la batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris, ke la malfacila laboro de la ĉina popolo faris gravajn kontribuojn por prevento kaj regado de la epidemio en aliaj landoj.

Ĉinio neniam mankis en la batalo kontraŭ la pandemio.

Kiel ĉiuj scias, post la eksplodo de la epidemio, prezidanto Xi multfoje telefone interparolis kun gvidantoj de fremdaj landoj kaj internaciaj organizoj. Li ĉiam emfazis ke unueco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por kontraŭbatali la pandemion.

Samtempe, Ĉinio ĉiam persistis en principoj kun malfermo, travidebleco kaj respondeco. Ĉinio la unua raportis epidemian situacion al la Monda Organizo pri Sano, la unua publikigis gensekvencon de la viruso kaj la unua faris kunlaboron kun internaciaj specialistaj teamoj.

Komence de marto la epidemio disvastiĝis en la tuta mondo kaj pli ol 200 landoj kaj regionoj estas influitaj de la pandemio. La monda publika sano vizaĝas al granda defio. Unuflanke Ĉinio pene regas la disvastiĝon de la epidemio enlande, kaj aliflanke ĝi donas helpojn al la tuta mondo laŭ sia kapablo.

Ne nur al Afriko, ĝis la 19a de aprilo, Ĉinio liveris medicinajn provizaĵojn al 127 landoj kaj 4 internaciaj organizoj, kaj sendis 17 medicinajn grupojn al 15 landoj. Ĉinio ankaŭ donacis 50 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano. Samtempe, pli ol 40 videaj konferencoj estis organizitaj por interŝanĝi spertojn pri batalo kontraŭ la pandemio inter Ĉinio kaj pli ol cent landoj kaj regionoj.

Viruso estas senlandlima kaj ne distingas rasojn. Unueco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por batalo kontraŭ la pandemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin