Ĉinaj fakuloj rete trejnis medicinajn teamojn al afrikaj landoj

(GMT+08:00) 2020-04-28 17:27:14     Redaktoro:Xiao
La 25an de aprilo laŭ la loka tempo, ĉina specialista grupo, kiu nun liveras helpon al Burkino, faris retan trejnadon al medicinaj grupoj, kiuj helpas 14 landojn en Okcident-Afriko pri regado de epidemio. Entute 242 homoj partoprenis la trejnadon. Ili venas de la ĉinaj medicinaj grupoj kaj specialistaj grupoj helpantaj en Gvineo-Bisaŭo, Senegalio, Siera-Leono, Kabo-Verdo, Benino, Ĉadio, Liberio, Gvineo, Gambio, Malio, Togolando kaj Ganao.

Dum la trejnado, specialista grupo ĉefe konigis al partoprenantoj kuracan projekton de pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso, protektadon de kuracistoj kaj rimedojn pri desinfektado kaj zorgado, kaj respondis demandojn de la medicinaj grupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin