Usona kvin-punkta skripto pri traktado de krizo

(GMT+08:00) 2020-04-28 19:55:10     Redaktoro:Xiao
Analizo el la Klimataj Rilatoj de la universitato Yale identigis interesan reĝimon: Usono sekvas la saman skripton por respondi al kronviruso kaj trakti klimatŝanĝiĝojn. El tio rezultas, ke kvin-stadia neado de scienco estas "temp-provita" alirejo.

Stadio 1: Neado de ekzisto. Kiam la unua kronvirusa kazo estis trovita en Usono, usona prezidento diris, ke maltrankvilo pri la viruso estas "mistifiko". Ĉu tio ne estas konata? Tio estas preskaŭ ĝuste kion diris la prezidento antaŭ tri jaroj pri klimatŝanĝiĝo.

Stadio 2: Neado de respondeco. Kiam la kronviruso mortigis dekmilojn da homoj, la usona registaro ĵetis la kulpon sur aliajn. Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) fariĝis la celoj. Altrangaj usonaj oficialuloj plurfoje akuzis Ĉinion pri "ekdisvastigo" de la viruso kaj la Mondan Organizon pri Sano pri "misgvido".

Antaŭ iliaj okuloj, Ĉinio estas kulpa pri ĉiu minaco, kiun alfrontas Usono. Oni bezonas nur rigardi kiel ĝi respondis al klimatŝanĝiĝo. "Ĉinio, Hindio, Rusio, kaj multaj aliaj landoj, ili havas nek tre bonan aeron nek tre bonan akvon en la senco de poluado kaj pureco. Ili ne havas la respondecon." Tio, kion diris Donald Trump post konsento pri tutmonda varmiĝo, estis vera demando.

Stadio 3: Subtakso de la minaco. Kiam kronviruso disvastiĝis en timiga rapideco, Trump restis optimisma. "Ĝi malaperos. Iam ĝi malaperos kiel miraklo," la prezidento diris al la usona publiko. La sama optimismo evidentiĝis en la usona agmaniero por traktado de klimatŝanĝiĝo.

Stadio 4: Atako al la solvoj. Socia distanciĝo montriĝis efika en multaj landoj. Sed usonaj fakuloj "ne povas perdi sian tutan landon", ĉar ĉi tiu maniero estas tro multekosta. Ankaŭ ĉiuj grandskalaj klimataj solvoj estas multekostaj. Usonaj politikfarantoj oponas preskaŭ ĉiujn tro multekostajn. Kompare kun ĝisfundaj solvoj, ili preferas netaŭgajn paŝojn, ekzemple ne tuŝi vizaĝon okaze de la kronvirusa epidemio kaj planti arbojn okaze de klimatŝanĝiĝo.

Stadio 5: Tro malfrue. La logiko estas komprenebla: estas tro malfrue por agi. La prezidento planis remalfermi la landon kaj ĝian ekonomion dum drasta pliiĝo de mortoj. Revenis la maniero de amasa imuneco.

Kiam aliaj landoj plenforte batalis kontraŭ la kronviruso, la usona gvidantaro pasigis monatojn ripetante la malnovan skripton pri klimatŝanĝiĝo. Plenaj markoj estis akiritaj pro persisto en la skripto, sed manko troviĝis en protekto de usonanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin