Wang faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun kamboĝa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Prak Sokhonn. Wang diris, ke Ĉinio publike kaj travideble dividis informojn kun la internacia komunumo de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, kaj aktive efektivigis internacian kunlaboron, kio estis bonvenigita kaj plene konfirmita de plej multaj landoj, inkluzive de Kamboĝo.
Wang diris, ke tamen iuj landoj insistas pridubi kaj senkreditigi Ĉinion, kio plene elmontras iliajn antaŭjuĝon kaj maljustecon al Ĉinio, kaj ke li kredas, ke Kamboĝo plu konservos senpartiecon kaj justecon.
Sokhonn dankis Ĉinion pro ĝia sendo de medicinaj fakuloj kaj provizaĵoj al Kamboĝo. Li diris, ke la kronvirusa malsano estas la komuna malamiko de ĉiuj landoj kaj la internacia komunumo devas unuiĝi por kontraŭbatali ĝin.