Ĉinaj donacoj akcelas afrikajn kontraŭkronvirusajn klopodojn

(GMT+08:00) 2020-04-29 14:17:56     Redaktoro:Xiao
Oficialulo de la Afrika Centro pri Regado de Malsanoj diris marde, ke la tria aro da medicinaj provizaĵoj donacitaj de Jack Ma, kiuj surteriĝis en Adis-Abebo lunde vespere, estas laŭvorte vivsavanto.

John Nkengasong, direktoro de la Afrika Centro pri Regado de Malsanoj, diris, "Akiro de diagnozaj kaj kuracaj ekipaĵoj por respondo al la kronviruso estas tutmonda defio. Afriko estas en furioza konkurenco kun la evoluintaj landoj koncerne la haveblecon de varoj."

Lunde vespere estis okazigita ceremonio por bonvenigi la trian aron da donaco de medicinaj ekipaĵoj kaj provizaĵoj el la Fondaĵo Jack Ma kaj la Alibaba-Fondaĵo en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio.

Lia Tadesse, etiopa ministro pri sano, sentis sin memfida en parolado flanke de la ceremonio, ke ŝia lando venkos la minacon de la kronvirusa pandemio, kiu kaŭzis tutmondajn ekonomiajn kaj sociajn detruojn.

La orient-afrika lando en la pasintaj unu kaj duona monatoj grandigis sian kapablon de kronvirusa provo kaj liveris medicinajn provizaĵojn al sia loĝantaro helpe de diversaj partneroj inkluzive de la Fondaĵo Jack Ma kaj la ĉina registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin