Direktoro de Wuhan-a labo rifuzis konspiran teorion pri kronviruso

(GMT+08:00) 2020-04-29 14:48:09     Redaktoro:Xiao
Laboratoria direktoro Yuan Zhiming diris en lastatempa skriba intervjuo kun la novaĵ-agentejo Reuters, ke asertoj, ke la nova kronviruso venis de la Nacia Biosekureca Laboratorio en la Wuhan-a Virusologia Instituto estas senbazaj kaj konfliktas kun ĉiuj disponeblaj atestoj. Yuan diris, ke malicaj asertoj pri la laboratorio havas nenian bazon kaj konfliktas kun ĉiuj disponeblaj atestoj. Li aldonis, ke la Wuhan-a Virusologia Instituto ne havas la intencon kaj la kapablon projekti kaj konstrui novan kronviruson, kaj ekzistas neniu informo ene de la kronvirusa genomo, kiu indikas, ke ĝi estis kreita de homoj.

La rakonto diris, ke iuj konspiraj teorioj estis nutritaj de vaste legita scienca disertaĵo de la Hinda Teknologia Instituto, de post ĝia retiro, asertante, ke proteinoj en la kronviruso kunhavas neimageblan similecon kun tiuj de la viruso HIV (homa imunonesufiĉestiga viruso).

Laŭ la novaĵ-agentejo Reuters, plej multaj sciencistoj nun diras, ke la nova kronviruso originis de sovaĝa besto, kun vespertoj kaj manisoj identigitaj kiel eblaj specioj de gastigantoj. La scienca konsento estas, ke la kronviruso evoluis nature.

Yuan diris al la novaĵ-agentejo, ke pli ol 70% de novaj infektaj malsanoj originis de bestoj, precipe sovaĝaj bestoj.

Sciencistoj diras, ke ĉiuj sep konataj homaj kronvirusoj havas originojn en vespertoj, musoj aŭ hejmaj bestoj.

La laboratoria direktoro ankaŭ rifuzis teoriojn, ke la laboratorio hazarde ellasis kronviruson, kiun ĝi akiris el vespertoj por esplorado, dirante, ke la biosekurecaj proceduroj de la laboratorio estis strikte plenumitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin